Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojbibliotekoreta muzeo › 1974-1989

Reta Muzeo

1974-1989: jaroj de Tonkin kaj Maertens

Bonvole klaku sur la bildojn por ricevi pli grandajn versiojn.

1977: Universala Kongreso de Esperanto, Rejkjaviko

.

En somero 1977 la Universala Kongreso de Esperanto okazis la unuan fojon en Islando. Universalan Esperanto-Asocion tiam prezidis Humphrey Tonkin (n. 1939), profesoro pri literaturo, kiu transprenis la postenon tri jarojn antaŭe en Hamburgo. La Kongreso funkciis tre bone kaj Tonkin estis reelektita por pliaj tri jaroj. Simile kiel Baldur Ragnarsson (n. 1930), la prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, Tonkin menciis la specialan situon de Islando, "samtempe for de la kutimaj komunikaj vojoj, kaj en la fluo de la moderna civilizo".

. .

Menciinda ĉi tie estas la ĝojiga morala subteno de supre. Dum la islanda ministro pri kulturo kaj la urbestro de Rejkjaviko alparolis la kongreson post rapidkursoj, la aŭstralia UN-ambasadoro Ralph Harry (1924-2002) estis konata kaj aktiva esperantisto.

Eksterordinaris la reprezentiĝo de Unesko, la UN-organizaĵo pri edukado, scienco kaj kulturo. Ne sendiĝis viculo, sed la Ĝenerala Direktoro mem venis, la senegalano Amadou Makhtar M'Bow (n. 1930). UEA subtenis lian vojaĝon al Rejkjaviko. La kongresanoj antaŭ lia festparolado ricevis tradukitan tekston, ĉar li parolis en la franca.

Danke al la tiama Magnetofona Servo de la kanadano Rüdiger Eichholz ni disponas pri aŭskultebla dokumento de tiu memorinda 62a Universala Kongreso de Esperanto.

(Teksto el la unua kompaktdisko eldonita de UEA, el la serio "Tiel sonis …": "Rejkjaviko 1977", Rotterdam 2003.)

1980: Asterikso

.

La plej popularaj libroj en la Esperanta merkato ne estas originala literaturo aŭ fakaj libroj, sed – kiel en la "normala" mondo – komiksoj de famaj aŭtoroj. Jen du legantinoj aŭ rigardantinoj de "Asterikso la gaŭlo", en la UK de Lucerno (1979).

1980 kaj poste: Aŭtomatigo en la Centra Oficejo

. .

Jam nur la unuaj du paragrafoj ne estas legeblaj nuntempe sen rideto, sed la profetaĵo de direktoro Victor Sadler montriĝis sufiĉe prava. La aldonita foto en la artikolo cetere ne estas el la Centra Oficejo mem (Esperanto, 1980, novembro).

. .

La aliaj du fotoj montras entuziasmajn komputilantojn. Unue en 1980 estraranojn Grégoire Maertens, Ursula Grattapaglia kaj Humphrey Tonkin, due en 1990 Ĝenerala Direktoro Simo Milojević

1983-86: Renovigo de la Centra Oficejo

. .

La konstruaĵo de UEA ĉe Nieuwe Binnenweg 176, Roterdamo, estas same malnova kiel Esperanto. Dum longa tempo ĝi estis uzata por orfinoj, ĝis en 1962 UEA aĉetis ĝin. En 1985 okazis ne nur parta renovigo de tiu malnova konstruaĵo, sed ankaŭ pliampleksigo. Rezulto estas la longa parto kiu iras paralele al la resto de nia ĝardeno.

Sur la foto el 1985 videblas la loko de la malnova konstruaĵo kie oni aldonis la novan parton, ĵus antaŭ la eko de la laboroj. Jam forigita estas kabano antaŭa. La fenestro maldekstre rilatas al la tiama libroservo, nun ekspedejo, la fenestro dekstre montras la tiaman kuirejon.

La grafiko publikigita en revuo Esperanto en 1983 klarigas la planon. Rekoneblaj estas mallarĝa parto, la koridoro, kaj larĝa parto, la nunaj stokejoj, grafikejo kaj konferencejo Salono Zamenhof.

1985: Nikola Rašić

.

De 1988 ĝis 2003 Nikola Rašić laboris en la Centra Oficejo pri la Universalaj Kongresoj, sed li estas konata ankaŭ pro alia agado. En 1994 aperis lia sociologia studo pri la esperantistaro, La rondo familia. Jen li en la UK 1985 Augsburg, disdonanta enketilojn.

1986: Titolpaĝo de revuo Esperanto pri la UK en Pekino

.

En 1986 la Universala Kongreso okazis je la unua fojo en Ĉinio, kaj je la dua fojo en Azio (post Tokio 1965). La septembra numero de revuo Esperanto tradicie raportas detale pri la kongreso. Osmo Buller kaj Simo Milojević, la redaktoroj, montris sur la frontpaĝo bildon de la ĉefa salono kaj fotojn de la LKKanoj.

Supre, de maldekstre: Zhang Qicheng, vicprezidanto de la LKK, Li Yuping, artaj aranĝoj, Zhang Hajping, kongresejestro, Zhu Mingyi, kasisto, Tan Xiuzhu, eksterlanda informado, Jiang Hongzhang.

Malsupre, de maldekstre: Nan Youli, loĝigo, Zhang Zai, libroservo, Dai Songen, sekretario, Hang Jun, gazetara servo, Zou Guoxiang, kulturaj aranĝoj, Xu Senrong, dokumentoj kaj giĉetoj.

La UK de Pekino estis tre sukcesa, kun pli da partoprenantoj ol la antaŭan jaron en Augsburg, FR Germanio. Okazis eĉ balotoj de la Estraro - en antaŭaj jaroj oni ŝovis la balotojn ofte al jaroj kun eŭropa UK.

al la sekva periodo »

Lasta ŝanĝo:
2005-04-25
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/bhh/rm1974-1989.html