Bonvole klaku sur la bildojn por ricevi pli grandajn versiojn.
Multaj diversaj movadoj publikigis varbilojn en Esperanto, ankaŭ politikaj. Unu el ili estas la Sokol-movado, fondita en 1862 en Bohemio. Pli ol sportoasocio, ĝi opiniis ke la stato de la korpo kaj moralaj valoroj havas interrilaton, kaj havis forte nacieman-ĉeĥan impulson. Pro la kontaktoj kun la laborista movado, poste diverslandaj laboristaj asocioj nomis sian infanan aŭ junularan sekcion "falkoj" (ĉar tion signifas la vorto sokol).
Materialo kiel tiu ĉi konserviĝis precipe en la koncerna "jarskatolo" en BHH, kiu dum la daŭranta jaro akceptas la alie ne ordigeblajn malgrandajn aĵojn.
En kongresa materialo el 1949 (londona antaŭkongreso de la UK Bournemouth) videblas reklamo por televidilo. 115 gineoj, plus imposto (la tiama purchase tax).
Ĉu tio estis multekosta? La malnova monsistemo de Britio iom komplikis. 1 gineo egalas al 21 ŝilingoj, kaj 20 ŝilingoj egalas al 1 pundo. Prezo inkluzive de imposto estis do proksimume 148 pundoj aŭ 2 960 ŝilingoj.
Por kompari: la kotizo por la UK estis 2 pundoj aŭ 40 ŝilinoj. La kotizo por Membro-Abonanto de UEA en la ŝilingaj landoj estis 12 ŝilingoj kaj duona. Komparate per la nuntempa kotizo, oni povas kalkuli ke la televidilo kostis en nuna mono proksimume 5200 eŭrojn. Sed la vivkostoj estis malsamaj, ekzemple nutraĵoj kaj lupago estis proporcie multe pli kostaj ol nun. Tial la Modelo 1806 estis eĉ pli eksterordinara elspezo ol unue ŝajnas.
Tamen, oni ricevis ja "la plej bonan Elektronan Televidon de la Mondo!"
gluita en ekzempleron de la Kongresa Libro (1954, bedaŭrinde sen indiko pri la gazeto). En la UK en Harlemo parolis la ĉefministro Willem Drees en Esperanto. La bildo montras nederlandajn ministrojn kiuj lernas Esperanton, la teksto: "Esperantistoj kune en Harlemo. D-ro Drees alprolis kongreson en Esperanto. En la piedspuroj de la majstro [= Drees!]."
UEA-arĥivaĵoj troviĝas en la tuta domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. Ankaŭ en la ĉambro Epstein, la administrejo. Tiu ĉi bildo estas skano de unu malnova datenkarto pri membro. Supozeble tiu kartaro estis komencita en la brita epoko, eble eĉ jam en 1936, kiam fondiĝis Internacia Esperanto-Ligo. En novembro 1955 ekfunkciis la oficejo en Eendrachtsweg 7, Rotterdam. Post 1980 UEA eniris la komputilan epokon. Bedaŭrinde la kartaro ne estas kompleta.
Tiu ĉi karto temas pri la nuna usona Ĉefdelegito William R. Harmon, kiu afable permesis prezenti la skanon en la Reta Muzeo. Kiel oni vidas, li fariĝis membro de UEA en 1955, kiam li la 13an de novembro pagis samtempe la kotizon de 1955 kaj la kotizon por la venonta jaro 1956. Por la preskaŭ finita jaro 1955 li membriĝis nur kiel Membro-Jarlibro (MJ), ekde januaro 1956 li estis Membro-Abonanto (MA). En aprilo 1957 li pagis la kotizon por la jam komencita jaro 1957, kaj tiel plu. En 1973 li pagis la kotizon por Dumviva Membreco. Harmon estis cetere Delegito en Long Beach kaj Fakdelegito pri diversaj temoj (ŝajne laste "komerco + Mensa").
La unuan fojon en Kopenhago (poste ankoraŭ du fojojn) la Universala Kongreso troviĝis en 1956. Dum tiu ĉi UK okazis sufiĉe grava ŝanĝo en la Estraro, ĉar forlasis ĝin interalie Ernfrid Malmgren, estrarano ekde 1934, prezidanto ekde 1947. Nun Ivo Lapenna estis la sola restinta estrarano de la kunfandiĝo en 1947, kaj kiel nova ĝenerala sekretario li ricevis pli da taskoj kaj ebloj ol antaŭe. Nova prezidanto fariĝis la medicinisto kaj juristo Giorgio Canuto, kiu reelektiĝis en 1959, sed mortis jam en 1960.
La varbilo-aliĝilo havas plaĉan, por sia tempo iom tipan kovrilpaĝon, kun simbolo de Esperanto, aviadilo kaj la "eta marvirineto", montranta - libron.
Proksimume en la jaro 1957 la nederlanda flugkompanio KLM eldonis reklamilon en Esperanto.
La unua centjariĝo en la Esperanto-komunumo rilatis la naskiĝon de L. L. Zamenhof. Oni povis festi tion malsame: dum Unesko nomis lin unu el la grandaj personoj de la homaro kaj raportis pri li en la plurlingva Unesko-kuriero, aliaj verkis mallongan komikson pri la Inventor of Esperanto.
Se nur 70 homoj partoprenis en la "Internacia Junulara Kunveno" de 1962, tiam kulpis ne la aliĝilo. Laŭ revuo Esperanto (1962, p. 178) oni volis kongresi origine en Danio, sed devis "transloki" ĝin al Svedio. La organizantoj loĝis dise tra la lando, kaj pro la mallonga prepar-tempo la kotizo estis tre alta, oni legas en la TEJO-rubriko.
"Dum la kongreso estis elektitaj: 7 estraranoj, 4 komisiitoj kaj 1 Miss-Esperanto, Marianne Bergman el Svedujo." Fakte dum tiu tempo oni elektis la TEJO-estraron en ĉiu jaro, kio estis kialo por la ne tre kontinueca laboro de la junulara organizaĵo.
La frontbildo de la invitilo estas verŝajne prenita el sveda varbomaterialo por la okcidenta merkato. Ĝenerale la trankvila-turisma stilo de la tuto iomete kontrastas kun la emfazoj en nuntempaj IJK-invitiloj.
En pli fruaj tempoj, kiam UEA ankoraŭ ne havis Landajn Asociojn, ĝi varbis membrojn ankaŭ nacilingve. Postsigno de tio estas tiu ĉi varbilo el 1962, kiu informis pri Esperanto ĝenerale, en la angla, franca, germana, hispana, rusa kaj japana. La adresoj dorsflanke donis pliajn sciigojn en preskaŭ kvindek landoj.
Kiam UEA-prezidanto Giorgio Canuto mortis en 1960, oni decidis ne elekti novan prezidanton antaŭ la normalaj balotoj en 1962. Dumtempe Harry W. Holmes estis aganta prezidanto, la faktan gvidon havis la ĝenerala sekretario Ivo Lapenna. En Kopenhago 1962 la Komitato elektis la japanan kuraciston Hideo Yagi. La apuda foto montras lin dum la Universala Kongreso en Sofio, 1963 (Esperanto, septembro).
Tiam en Sofio la Komitato cetere decidis okazigi la venontajn elektojn jam en 1964, Hago, ĉar multaj verŝajne ne povos veni en 1965 al Tokio.
Sed jam en 1964, februare, la filo Fujio Yagi devis leteri al la vicprezidanto Holmes ke Hideo Yagi havis apopleksion en januaro kaj kuŝas, duone paralizita, en malsanulejo. En marto Yagi lasis sciigi pere de la filo, ke li decidis eksiĝi el Komitato kaj Estraro kaj redoni la titolon de prezidanto.
Yagi mortis la 6an de majo 1964. Post kiam Holmes denove funkciis kiel aganta prezidanto, Lapenna lasis sin prezidantigi en Hago.
Malgranda karto, kiu montras la labormanieron de la Centra Oficejo. Kiam juna polo laŭ la propra dato metis leteron kun la karto en la poŝtkeston, tiam estis jam fine de marto. Laŭ la stampo, Rotterdam ricevis ĝin unu monaton poste (eventuale la stampo montras la daton de prilaboro, sed tio ne estus konforme al la nuna kutimo).
La dorsflanko informas pri la tiamaj kondiĉoj kaj servoj.
Ne nur ino, sed ankaŭ ulo: kiam en 1965 okazis la Internacia Junulara Kongreso en Ootu (Japanio), oni elektis du eŭropanojn Miss Esperanto kaj Mister Esperanto, Renée Triolle kaj Jan Milld.
Germana Esperanto-Revuo, 1965, novembro.
Walter Hallstein (1901-1982), juristo, estis profesoro pri internacia civila juro kaj de 1950 ĝis 1958 ŝtatsekretario pri eksterlandaj aferoj. En 1958 la germano fariĝis la unua prezidanto de la novaj Eŭropaj Ekonomiaj Komunumoj. Tiun postenon li forlasis en 1967 pro malkonsento kun Charles de Gaulle.
Ursula Grattapaglia, origine el Berlino, eksa UEA-estraranino, estas konata kiel prizorgantino de la lernfarmo "Bona Espero" en Brazilo. Antaŭe ŝi estis interpretistino. En 1966 ŝi akompanis Walter Hallstein al konferenco en Turino, Italio.
Nun Ursula Grattapaglia korespondis al BHH pri la renkontiĝo kun Hallstein:
Veturante kun mi de Torino al la flughaveno en Milano, li demandis min:
"Kial do vi, kiel berlinanino, vivas en Torino?"
"Ĉar mi volas helpi al vi krei tiun Unuiĝintan Eŭropon, kiun vi sola certe ne sukcesos."
"Kiamaniere?"
"Nu, kun la helpo de itala esperantisto mi produktis du belegajn eŭropanojn - la knabo Guido estas tute italtipa, dum Dario estas germantipa - mi intencis miksi la rasojn sed ne sukcesis, tamen ili estas tre ĉarmaj ambaŭ."
Hallstein multe amuziĝis kaj skribis al mi poste plurfoje al Torino, kie ni ja vivis tiam.
Jam de longe la judoj en Palestino/Israelo - unuafoje en 1944 - deziris inviti la esperantistojn al Universala Kongreso. En 1967 la revo ŝajnis plenumiĝi, sed la politika evoluo disbatis ĝin. Ĉar fariĝis verŝajne ke eksplodos milito inter Israelo kaj arabaj najbaroj, la Estraro de UEA en majo decidis: la kongreso okazu en Roterdamo, la urbo de la Centra Oficejo.
La 6an de junio la milito eksplodis kaj finiĝis post ses tagoj, la famiĝinta "Sestaga Milito". Fakte la Universala Kongreso estus povinta okazi en Tel-Avivo, sed tio ne estis antaŭvidebla.
Josef Ŝemer, nun konata israela esperantisto, rememoras ke tiam li estis 17-jara kaj vizitadis la Esperanto-klubon en Tel-Avivo. Tie li renkontis la plej multajn LKKanojn, kiel Isaj Dratwer, kvankam li mem ne kunorganizis. La klubkunvenoj okazis ĉiam dimanĉe, tial la Sestaga Milito, kiu komenciĝis lunde kaj finiĝis sabate, ne ĝenis la kunvenan tradicion. Kun siaspeca humuro Josef Ŝemer aldonas: "Eble la israela registaro planis la militon tiel, ke la klubkunvenoj ne estos interrompitaj..."
La emblemo, presita en kartonon kaj originale rozkolora, konserviĝis en la kongresa parto de la Foto-Arkivo de UEA.
En la jaro 1958 la unuan fojon aperis la informlibro "Faktoj pri Germanujo", eldonaĵo de la oficiala informejo de FR Germanio. Tiutempe oni ankoraŭ emfazis, ke la orientaj teritorioj de la Germana Regno, aneksiitaj de Pollando kaj Sovetunio, laŭ la Potsdama konferenco nur provizore estis administrataj de tiuj ŝtatoj.
Tiu ĉi skano estas el la tria eldono el 1968.
Ĉu vi jam pagis vian UEA-kotizon? Esperinde ne, ĉar alie vi ne ricevus tiun ĉi reklamilon el la jaro 1971.
La folio konserviĝis hazarde, uzita kiel kovril-paperaĵo en la CED-arkivo.
Ĉu necesas komento? En la 1970aj jaroj Guiseppe Grattapaglia, laboranta ĉe la konata itala aŭtomobil-fabriko, sukcesis lanĉi kelkajn esperantlingvajn reklamojn.
Partoj de la Foto-Arkivo de UEA estas sufiĉe bone ordigitaj kaj tial uzeblaj, la aliaj apenaŭ. Foje la dokumentado ne estas sufiĉa. Krome, kelkaj fotoj montras konsiderindan difektiĝon. Sed per moderna softvaro eblas forigi almenaŭ la plej evidentajn makulojn. Nia ekzemplo estas el la jaro 1973 kaj montras scenon en la Centra Oficejo, Roterdamo. Ulrich Lins (plej maldekstre) kaj Ivo Lapenna transdonas materialojn por Esperanto en perspektivo, kiu aperis en 1974. Dekstre direktoro Victor Sadler.
Revuo "Esperanto", septembro 1974. La numero priskribis la estrarajn ŝanĝiĝojn iom malmulte. En la hamburga kongreso de tiu jaro la prezidanto Ivo Lapenna konstatis ke la Komitato ne reelektos lin. Por eviti malvenkon, li rezignis pri nova kandidatiĝo. Estis elektita la usona docento Humphrey Tonkin, tri jardekojn pli juna ol Lapenna. La kovrilo de la revuo montris ambaŭ, en la fono: la hamburga kongrescentro.