Bonvole klaku sur la bildojn por ricevi pli grandajn versiojn.
La Universala Kongreso de 1935 estis iusence unika, ĉar ĝi ne okazis en nur unu urbo, sed minimume en tri: Florenco (Firenze), Romo, Napolo, pro tio la ŝerco "UK en Firona". Post semajno plena da ekskursoj eblis almeti plian semajnon: la Krozadon al Afriko.
Unika ĝi estis ankaŭ pro la mirinda subteno de la itala ŝtato, tiam regata de la faŝisto Mussolini. Je aliaj okazoj, kaj precipe post la kongreso, la ŝtato ĝuste malfaciligis la laboron de la esperantistoj. La kongreso de 1935 estis certa antaŭgusto pri la kongresoj post la dua mondomilito en la komunismaj landoj.
En Azio la Dua Mondomilito komenciĝis pli frue. Jam en 1932 Japanio konkeris nord-orientan parton de Ĉinio, organizis kruelan ekspluatadon kaj kreis satelitan ŝtaton "Manĉoŭkŭo". Ĝis la 1940aj jaroj la japanaj esperantistoj ankoraŭ rajtis agadi, kvankam kun limigoj. Eldoniĝis pluraj esperantlingvaj reklamiloj ekz. de la ŝtata fervojo. "Ek al Manĉoŭkŭo!" el 1937 invitas per 26 paĝoj turismemajn japanojn al tiu kompatinda lando.
Malantaŭe en la libreto estas esperantlingva mapo de "Manĉoŭkŭo".
Post la Hitler-Stalin-pakto de la 23a de aŭgusto 1939, la ekspansiemo de la diktatoroj eniris novan fazon. La 1an de septembro Germanio invadis Pollandon, du tagojn poste Britio kaj Francio deklaris la militon al Germanio. Tiel komenciĝis la Dua Mondomilito.
Internacia Esperanto-Ligo, la organizaĵo de la plej granda parto de la esperantistoj, en la sekva eldono de sia /Esperanto Internacia/ promesis ke ĝi "daŭrigos sian laboron".
Jam dum la antaŭmilita agresado de la nacisocialisma registaro de Germanio UEA "perdadis landojn" kaj per tio membrojn: en 1936 germanoj ne plu rajtis membri en UEA, en 1938 Aŭstrio kaj la germanlingva partio de Ĉeĥoslovakio estis aneksiitaj, en 1939 la resta parto de Ĉeĥio, kiu jam ekde 1938 apenaŭ plu havis kontakton al ekstero. Fine de 1939 do Pollando perdiĝis.
La komenciĝo de la Dua Mondmilito en Eŭropo ne signifis ke absolute ĉiu Esperantolaboro tuj ĉesis - eĉ ne en ŝtato, kiu apartenis al la Hitler-alianco.
Rimarkinda pri tiu ĉi flugfolio por la Internacia Foiro en Budapeŝto estas la detala grafika ellaboro, do la Esperantovortoj ne simple presiĝis en iun liberan spacon. Postmilitaj Esperantovarbiloj de tiu foiro ne plu atingis tiun kvaliton.
Malbrua, sed energia kaj organizkapabla estis la svedo Ernfrid Malmgren (1899-1970), magistro pri ekonomia scienco kaj historio, instruisto, oficisto en firmaoj. La kongresa sekretario de la UK 1934 en Stockholm en la sama kongreso elektiĝis Estrarano (informado) de UEA.
En 1941 kaj 1942 lia "bulteno", ambaŭflanke presita folio, informis la esperantistojn pri la movado en Eŭropo, precipe la landoj okupitaj de Germanio aŭ Sovetunio. Tiucele estis avantaĝo ke li loĝis en neŭtrala Svedio, dum la Asocio mem havis la sidejon kaj oficejon en Britio.
La bulteno estis represita en la revuo tiutempe.
Impona mapo pri la disvastiĝo de Esperanto en Nederlando, 1946.