Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojbiblioteko › kroniko

Biblioteko Hector Hodler

Kroniko por superrigardo

Svisa Esperanta Societo

1903:
Fondiĝas Svisa Esperanta Societo, ĉe kiu kolektiĝas libroj kaj periodaĵoj.
1908:
En decembro la svisa societo fondas Bibliotekan Komitaton por Svisa Esperanto-Biblioteko.
1909:
Bibliotekisto Stettler proponas la kolekton al UEA.

Hector Hodler kaj UEA

1912:
Hector Hodler transprenas la kolekton. Ĝi ricevas la nomon Universala Esperantia Biblioteko.
1913:
Hans Jakob venas al Genève kaj ekprizorgas la kolekton por Hodler.
1919:
Oficejo kaj biblioteko situas en Bern (ĝis 1920).
1920:
Hodler postlasas ĝin al UEA. La Biblioteko de UEA ricevas unuafoje mencion en la Statuto.
1926-1930:
Pri la biblioteko zorgas Petro Stojan.
1929:
Kun la oficejo la biblioteko iras al Tour de l'Isle.
1936:
En marto la Estraro decidas translokigon de la oficejo al Genève kaj la bibliotekon al Wien. Proceso ekigita de Jakob malebligas tion.
1937:
Oficejo kaj biblioteko iras al Palais Wilson.
1942:
Jakob trovas tie malmultekostan spacon por la kolekto.
1946:
En la Interkonsento de Bern la biblioteko estas fiksita kiel tasko de la Serva Centro en Genève.

Serva Centro, Genève

1947:
Jakob trovas senpagan spacon por la kolekto. Post la kunfandiĝo de UEA kaj IEL la Biblioteko de UEA denove aperas en la Statuto.
1948:
En la nova Statuto la biblioteko ricevas la nomon "H. Hodler".
1954:
La estraro esprimas la deziron ke la biblioteko estu ĉe la Centra Oficejo.
1956:
En Kopenhago la UEA-Komitato decidas ke la biblioteko estu en la nova oficejo en Rotterdam.

Centra Oficejo, Rotterdam

1960:
La financaj trompoj de Jakob fariĝas konataj. La unua livero da libroj alvenas en Rotterdam.
1962:
La dua livero da libroj alvenas en Rotterdam. Victor Sadler estas nomita bibliotekisto. La Centra Oficejo translokiĝas al la nuna adreso Nieuwe Binnenweg 176.
1967:
Jakob mortas, pliaj libroj atingas Rotterdam-on.
1969:
La oficejo ricevas fotokopiilon. Instalo de Fondaĵo Biblioteko, ĝis proks. 1974.
1980:
En la nova Statuto la biblioteko ricevas sian nunan nomon: Biblioteko Hector Hodler.
1987:
Roger Blaine volontulas en la biblioteko.
1990/1991:
Robert Keetlaer, anstataŭanta militservon, entreprenas paŝojn por komputila registrado.
1991:
Instalo de nova Fondaĵo Biblioteko.
1994:
Bart Ruigrok registras periodaĵojn (ĝis 2002).
1998:
Alvenas la sonbendoj de la Magnetofona Servo de Rüdiger Eichholz el Kanado.
2003:
Z. M. Sikosek faras raporton pri stato kaj eventualaj estontecoj de BHH.
Lasta ŝanĝo:
2003-11-12
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/bhh/kroniko.html