Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojun-dokumentoj › plurlingvismo

UN-rilataj dokumentoj

Plurlingvismo

Unuiĝintaj Nacioj A/61/L.56


Ĝenerala Asembleo
Distr.: Limigita
9 May 2007

Originale: Angla


Sesdek-unua sesio
Tagordero 114
Plurlingvismo

Afganujo, Albanujo, Andoro, Argentino, Armenujo, Aŭstrujo, Bangladeŝo, Belarusujo, Belgujo, Benino, Bolivio, Bocvano, Bulgarujo, Burkino, Burundo, Kameruno, Kanado, Kabo Verda, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Ĉinujo, Komoro, Kongo (Brazavilo), Kostariko, Ebura Bordo, Kroatujo, Kipro, Ĉeĥa Respubliko, Demokratia Respubliko Kongo, Ĝibuto, Dominika Respubliko, Egiptujo, Salvadoro, Francujo, Gabono, Gambio, Kartvelujo, Germanujo Grekujo, Gvatemalo, Gvineo, Hajtio, Honduro, Hungarujo, Irlando, Israelo, Kazakujo, Kirgizujo, Latvujo, Libano, Libio, Liĥtenŝtejno, Litovujo, Luksemburgo, Madagaskaro, Malio, Maŭritanio, Maŭricio, Meksiko, Moldavo, Monako, Maroko, Mozambiko, Niĝerlando, Niĝerio, Omano, Palao, Panamo, Paragvajo, Portugalujo, Kataro, Rumanujo, Rusia Federacio, Sanmarino, Saŭtomeo kaj Prinsipo, Senegalo, Sejŝelo, Slovakujo, Slovenujo, Somalujo, Sudafriko, Hispanio, Sudano, Svislando, Taĝikio, Makedonio, Togolando, Tunizio, Turkmenio, Ukrainio, Tanzanio, Vjetnamujo kaj Jemeno: malneta rezolucio.

Plurlingvismo

La Ĝenerala Asembleo,

Agnoskante, ke la Unuiĝintaj Nacioj subtenas plurlingvismon kiel rimedon por akceli, proteki kaj konservi tutmonde diversecon de lingvoj kaj kulturoj,

Cetere agnoskante, ke vera plurlingvismo akcelas unuecon en diverseco kaj internacian interkompreniĝon, kaj agnoskante la gravacon de la kapablo komuniki kun la popoloj de la mondo pere de ilia propra lingvo, ankaŭ per manieroj alireblaj de homoj kun malavantaĝoj,

Emfazante la bezonon por rigora obeado de la rezolucioj kaj reguloj starigantaj lingvajn aranĝojn por la diversaj instancoj kaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj,

Rememorante sian rezolucion 47/135 de 18-a de decembro 1992, en kiu ĝi alprenis la Deklaron pri la Rajtoj de Anoj de Naciaj aŭ Etnaj, Religiaj kaj Lingvaj Malplimultoj, kaj la Internacian Interkonsenton pri Civitanaj kaj Politikaj Rajtoj, precipe paragrafon 27-an en tiu, pri la rajtoj de homoj kiuj estas anoj de etnaj, religiaj aŭ lingvaj malplimultoj,

Rememorante ankaŭ siajn rezoluciojn 2 (I) de 1a de februaro 1946, 2480 B (XXIII) de 21-a de decembro 1968, 42/207 C de 11-a de decembro 1987, 50/11 de 2-a de novembro 1995, 52/23 de 25-a de novembro 1997, 54/64 de 6-a de decembro 1999, 56/262 de 15-a de februaro 2002, 59/309 de 22-a de junio 2005, 61/121 B de 14-a de decembro 2006 kaj 61/236 kaj 61/244 de 22-a de decembro 2006,

Konsiderinte la raporton de la Ĝenerala Sekretario kaj la leteron datitan je 26-a de februaro 2007 de la Ĝenerala Direktoro de la Kleriga, Scienca kaj Kultura Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj (UNESCO) pri la proklamo de jaro 2008 kiel Internacia Jaro de Lingvoj,

1. Rimarkas la raporton de la Ĝenerala Sekretario kaj la leteron datitan je 26-a de februaro 2007 de la Ĝenerala Direktoro de la Kleriga, Scienca kaj Kultura Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj (UNESCO) pri la proklamo de jaro 2008 kiel Internacia Jaro de Lingvoj;

2. Emfazas la gravecon super ĉio de la egaleco de la ses oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj;

3. Substrekas la bezonon por plena plenumo de la rezolucioj starigantaj lingvajn aranĝojn por la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la laborlingvoj de la Sekretariejo;

4. Petas al la Ĝenerala Sekretario, ke li certigu, ke ĉiuj lingvoservoj ricevu egalan traktadon kaj estu provizataj de egale favoraj laborkondiĉoj kaj rimedoj, cele al atingo de maksimuma egaleco de tiuj servoj, plene respektante la specifaĵojn de la ses oficialaj lingvoj kaj atentante iliajn taskoŝarĝojn;

5. Ripetas sian peton al la Ĝenerala Sekretario fini la taskon de ŝutado de ĉiuj gravaj pli malnovaj dokumentoj de Unuiĝintaj Nacioj al la TTTejo de Unuiĝintaj Nacioj en ĉiuj ses oficialaj lingvoj, prioritate, tial ke tiuj arkivoj estu alireblaj al Membro-Ŝtatoj ankaŭ per tiu medio;

6. Ripetas, ke ĉiuj enhavo-provizantaj oficoj en la Sekretariejo devos daŭrigi siajn klopodojn por traduki al ĉiuj oficialaj lingvoj ĉiujn anglalingvajn materialojn kaj datumbazojn afiŝitajn en la TTTejo de Unuiĝintaj Nacioj laŭ la plej praktika, efika kaj malmultekosta maniero;

7. Petas, ke la Ĝenerala Sekretario daŭre certigu, per provizado de dokumentaj servoj kaj kunvenoj kaj eldonaj servoj sub konferenca estrado, inkluzive altkvalitajn tradukadon kaj interpretadon, efikan plurlingvan komunikadon inter reprezentantoj de Membro-Ŝtatoj en interregistaraj organoj kaj anoj de spertulaj instancoj de Unuiĝintaj Nacioj egale en ĉiuj oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj;

8. Emfazas la gravacon provizi informojn pri Unuiĝintaj Nacioj, teĥnikan helpon kaj edukmaterialojn, kiam ajn eblas, en la lokaj lingvoj de la ricevantaj landoj;

9. Rememoras sian rezolucion 61/236 de la 22-a de decembro 2006, en kiu ĝi reasertis la kondiĉojn rilate konferencoservojn de siaj rezolucioj pri plurlingvismo;

10. Rememoras ankaŭ sian rezolucion 61/121 B de la 14-a de decembro 2006 kaj emfazas la gravecon de plurlingvismo en publikaj rilatoj kaj informagadoj de Unuiĝintaj Nacioj;

11. Kontente rimarkas la pretecon de la Sekretariejo kuraĝigi stabanojn en kunvenoj kun interpretoservoj, uzi iun ajn el la ses oficialaj lingvoj, kiun ili regas;

12. Petas, ke la Ĝenerala Sekretario nomu novan Kunordiganton por Plurlingvismo kaj rimarkas la proponon en la raporto de la Ĝenerala Sekretario pri la informreto de fokusaj punktoj por subteni la Kunordiganton;

13, Emfazas la gravecon de:

(a) Konvene uzadi ĉiujn oficialajn lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj en ĉiuj agadoj de la Instanco pri Publika Informado de la Sekretariejo, cele al forigo de la malegaleco inter uzado de la angla kaj uzado de la kvin ceteraj oficialaj lingvoj;

(b) Certigi la plenan kaj egalecan traktadon de ĉiuj oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj en ĉiuj agadoj de la Instanco de Publika Informado, kaj tiurilate reasertas sian peton al la Ĝenerala Sekretario certigi, ke la Instanco havas plenan stabon por ĉiuj oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj por entrepreni ĉiujn ĝiajn agadojn.

14. Reasertas la bezonon por atingi plenan egalecon inter la ses oficialaj lingvoj ĉe la TTTejoj de Unuiĝintaj Nacioj, kaj tiurilate:

(a) Instigas la Ĝeneralan Sekretarion daŭrigi siajn klopodojn evoluigi plurlingvajn TTTejojn de Unuiĝintaj Nacioj;

(b) Reasertas<, ke la TTTejo de Unuiĝintaj Nacioj estas esenca ilo por la informilaro, neregistaraj organizaĵoj, klerigaj institucioj, Membro-Ŝtatoj kaj la ĝenerala publiko, kaj redeklaras la daŭran bezonon por klopodoj fare de la Instanco pri Publika Informado konservi kaj plibonigi ĝin;

(c) Reasertas sian peton al la Ĝenerala Sekretario, ke tiu certigu, samtempe konservante aktualan kaj seneraran TTTejon, sufiĉan distribuon de financaj kaj homaj rimedoj interne de la Instanco pri Publika Informado asignitaj al la TTTejo de Unuiĝintaj Nacioj inter ĉiuj oficialaj lingvoj, kontinue atentante la specifecon de ĉiu lingvo;

(d) Rimarkas, ke la plurlingva evoluado kaj riĉiĝado de la TTTejo de Unuiĝintaj Nacioj pliboniĝis, kvankam malpli rapide ol oni atendis, pro atentindaj devigoj;

(e) Petas al la Instanco pri Publika Informado, kunorde kun enhavo-provizaj oficoj, plibonigi la agojn faratajn por atingi egalecon inter la ses oficialaj lingvoj ĉe la TTTejo de Unuiĝintaj Nacioj, precipe per plirapidigo de la plenigo de nun vakaj postenoj en kelkaj fakoj;

(f) Rekonas, ke kelkaj oficialaj lingvoj uzas nelatinajn kaj dudirektajn skribsistemojn, kaj ke la teĥnologiaj infrastrukturoj kaj subtenaj aplikoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj baziĝas je la latina skribsistemo, kio kreas malfacilaĵojn pri traktado de nelatinaj kaj dudirektaj skribsistemoj, kaj petas al la Instanco de Publika Informado, kunlabore kun la Fako pri Informteĥnologiaj Servoj de la Instanco de Estrado de la Sekretariejo, daŭrigi siajn klopodojn por certigi, ke teĥnologiaj infrastrukturoj kaj subtenaj aplikoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj plene subtenu latinajn, nelatinajn kaj dudirektajn skribsistemojn por plibonigi la egalecon de ĉiuj oficialaj lingvoj ĉe la TTT-ejo de Unuiĝintaj Nacioj;

15. Bonvenigas la kunlaborajn aranĝojn entreprenitajn de la Instanco de Publika Informado kun akademiaj institucioj por pliigi la nombron de TTT-paĝoj haveblaj in kelkaj oficialaj lingvoj, kaj petas al la Ĝenerala Sekretario esplori kromajn kostneŭtralajn metodojn por pluetendi tiujn kunlaborajn aranĝojn kunordige kun enhavo-provizantaj oficoj, por inkluzivi ĉiujn oficialajn lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj, ĉiam memorante la bezonon por obeo de la normoj kaj gvidlinioj de Unuiĝintaj Nacioj;

16. Kontente rimarkas la oficialan lanĉon de iSeek en Ĝenevo en la du laborlingvoj de la Sekretariejo kaj instigas la Sekretariejon daŭrigi siajn klopodojn plenumi iSeek ĉe ĉiuj laborstacioj, ankaŭ por evoluigi kaj plenumi kostneŭtralajn rimedojn por provizi Membro-Ŝtatojn per sekura alirado al la informoj aktuale alireblaj nur pere de la Interna Reto de la Sekretariejo;

17. Kun ŝato rimarkas la laboron plenumatan de la informcentroj de Unuiĝintaj Nacioj, inkluzive la Regionan Informcentron de Unuiĝintaj Nacioj, favore la eldonadon de informmaterialoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj la tradukadon de gravaj dokumentoj en lingvojn aliajn ol la oficialajn lingvojn de Unuiĝintaj Nacioj, cele al atingo de la kiel plej eble vasta legantaro kaj etendo de la mesaĝo de Unuiĝintaj Nacioj al ĉiuj partoj de la mondo por fortikigi internacian subtenadon por la agadoj de la Organizaĵo; kaj instigas al informcentroj de Unuiĝintaj Nacioj daŭrigi siajn plurlingvajn agadojn en la interagaj kaj antaŭagaj aspektoj de sia laborado, aparte per aranĝado de seminarioj kaj debatoj por pludisvastigi informojn kaj komprenon kaj interŝanĝadon de oinioj pri agado de Unuiĝintaj Nacioj ĉe la loka nivelo;

18. Rememoras sian rezolucion 61/244 de la 22-a de decembro 2006, en kiu ĝi reasertis la devon respekti la egalecon de la du laborlingvoj de la Sekretariejo, reasertis la uzadon de kromaj laborlingvoj en specifaj laborstacioj kiel devigitaj, kaj tiurilate petis al la Ĝenerala Sekretario, ke tiu certigu, ke anoncoj pri vakaj postenoj specifigu la bezonon por iu ajn el la laborlingvoj de la Sekretariejo, se la funkcioj de la posteno ne postulas specifan laborlingvon;

19. Ankaŭ rememoras paragrafon 17 de sekcio II de sia rezolucio 61/244, en kiu ĝi agnoskis, ke la interagado de Unuiĝintaj Nacioj kun la surloka loĝantaro estas esenca kaj ke lingvaj kapabloj estas grava elemento de la elekta kaj eduka procedoj, kaj tial asertis, ke bona regado de la oficiala(j) lingvo(j) parolata(j) en la loĝlando estu atentata kiel kroma bonhavo dum tiuj procedoj;

20. Emfazas, ke dungado de stabanoj daŭre plenumiĝi strikte laŭ Artikolo 101 de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj laŭ la tiurilataj kondiĉoj de rezolucioj de la Ĝenerala Asembleo;

21. Cetere emfazas, ke la progresado de stabanoj en la Profesiaj kaj pli altaj kategorioj estu plenumataj strikte laŭ Artikolo 101 de la Ĉarto kaj laŭ la kondiĉoj de rezolucioj 2480 B (XXIII) de la 21-a de decembro 1968 kaj la tiurilataj kondiĉoj de rezolucio 55/258 de la 14-a de junio 2001;

22. Instigas al stabanoj de Unuiĝintaj Nacioj daŭre aktive uzu ekzistantajn edukajn rimedojn por akiri kaj plibonigi siajn kapablojn pri unu aŭ pli el la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj;

23. Rememoras, ke lingva diverseco estas grava elemento de kultura diverseco kaj rimarkas la devigo-komencon je 18-a de marto 2007 de la Interkonsento pri Protektado kaj Akcelado de la Diverseco de Kulturaj Esprimoj;

24. Bonvenigas la decidon faritan de la Ĝenerala Konferenco de la Kleriga, Scienca kaj Kultura Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj (Unesko) je 17-a de novembro 1999, ke 2-1a de februaro estu proklamita Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, kaj alvokas al Membro-Ŝtatoj kaj la Sekretariejo akceli la konservadon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj uzataj de la mondaj popoloj;

25. Proklamas 2008, Internacia Jaro de Lingvoj, laŭ la rezolucio alprenita de la Ĝenerala Konferenco de la Kleriga, Scienca kaj Kultura Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj (Unesko) ĉe ĝia tridek-tria sesio je 20-a de oktobro 2005, invitas la Klerigan, Sciencan kaj Kulturan Organizaĵon de Unuiĝintaj Nacioj (Unesko) servi kiel estra instanco por la Jaro, kaj en tiu kunteksto:

(a) Invitas Membro-Ŝtatojn, la sistemon de Unuiĝintaj Nacioj, kaj ĉiuj aliaj tiurilataj koncernatoj evoluigi, subteni kaj intensigi agadojn kiuj celas krei respekton por kaj akceladon kaj protekton de ĉiuj lingvoj (aparte minacataj lingvoj), lingva diverseco kaj plurlingvismo;

(b) Invitas la Ĝeneralan Direktoron de de la Kleriga, Scienca kaj Kultura Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj (Unesko) raporti al la Ĝenerala Asembleo ĉe ties sesdek-tria sesio pri la efiko de la agadoj plenumitaj dum la Internacia Jaro de Lingvoj;

26. Reasertas sian rezolucion 61/185 de 20-a de decembro 2006 rilate la proklamon de internaciaj jaroj, en kiu ĝi emfazis la bezonon atenti kaj apliki la kriteriojn kaj procedojn entenatajn en la aldonaĵo al rezolucio 1980/67 de la Ekonomia kaj Socia Konsilio pri internaciaj jaroj kaj datrevenoj, de 25-a de Julio 1980 por konsideri estontajn proponojn por internaciaj jaroj;

27. Petas, ke la Ĝenerala Sekretario antaŭmetu al la Ĝenerala Asemblo ĉe ties sesdek-tria sesio plenan raporton pri la plena plenumo de ties rezolucioj pri plurlingvismo;

28. Decidas inkluzivi en la provizoran tagordon de sia sesdek-tria sesio la eron titolitan "Plurlingvismo".

Lasta ŝanĝo:
2007-05-24
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/UN/plurlingvismo.html