
Naŭ prelegoj, tri kursoj, centoj da aŭskultantoj, cent ekzempleroj de la IKU-libro - jen statistiko de la Internacia Kongresa Universitato dum la Jokohama UK.
La Internacia Kongresa Universitato ĉi-jare festis sian sesdekan datrevenon. Ĝi ofertis al la kongresanoj altnivelajn klerigajn eblojn per prelegoj pri variaj temoj: astronomio, medicino, filozofio kaj la kongresa temo. Okazis tri kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), kiuj konsistis el po tri prelegoj: enkonduka IKUprelego kaj du daŭrigaj prelegoj, en kiuj la aŭskultantoj povis pli profunde kaj vaste konatiĝi kun la temo. Ĉi-jare la plimulto de la prelegantoj estis el la orienta Azio: kvar japanaj kaj unu ĉina. Pli ol cent kongresanoj plenigis la salonon Lapenna dum la IKU-inaŭguro, kiun malfermis Amri Wandel per trarigardo de la IKU, kaj la rektoro Hitosi Gotoo, kiu prezentis la prelegontojn. Sekvis la unuaj du prelegoj, de Wandel (Orienta Astronomio) kaj Vergara (Malegalecoj je sano).
Dum la sekvaj tagoj okazis la ceteraj prelegoj, de Sibayama (Geografia Informo-Sistemo), Macko (Orient-okcidenta dialogo laŭ Heidegger), Gotoo (La Vortaro por Lernantoj), Lee (Kapitalismo kaj Konfucea kulturo), Yamasaki (Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto), Zhu En (kiun anstataŭis samlandano pro malsano, pri Bakin kaj Esperanto) kaj Goro (Malplimultaj lingvoj - ekonomiaj malvenkintoj?).
Okazis ses daŭrigaj AIS-prelegoj. Fine de la AIS-kursoj estis ekzamenoj kaj la sukcesintoj ricevis AIS-ateston pri la kurso.
La jubilea IKU-libro (120 paĝoj, 9 preleg-tekstoj kun bildoj kaj resumoj en la angla, franca kaj japana kaj plurlingva eseo pri IKU kaj Scienco, red. A.Wandel) furoris en la libroservo kaj dum la prelegoj. 80 ekzempleroj estis forvenditaj en la unuaj tri tagoj.
Kvankam la stoko de Jokohamo elĉerpiĝis, unuopaj ekzempleroj ankoraŭ estas mendeblaj ĉe UEA.
Amri Wandel