Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2006 › Fabrizio A. Pennacchietti

Dokumentoj

Propono klasifiki la prepoziciojn de esperanto

(resumo de la prelego de Fabrizio A. Pennacchietti)

Prepozicioj estas parolelementoj kiuj ĝenerale ankoraŭ ne ricevis kontentigan lingvistikan pritrakton. Tiuj morfemoj – kiuj «servas por dependigi substantivon aŭ pronomon de alia vorto kaj lokiĝas antaŭ la dependa vorto» (PIV 2002:913) – apartenas al aparta tipologio de lingvoj kiu ampleksas ankaŭ esperanton.

La nombro de la prepozicioj varias de lingvo al lingvo kaj malofte la uzo de unuopa prepozicio plene respondas al tiu de analoga alilingva prepozicio. Oni do supozas ke ĉiu lingvo prezentas sian propran prepozician sistemon, kaj tio ŝajnas dependi de la aparta maniero en kiu ĉiu lingvo analizas kaj semantike kunrilatigas la realaĵojn kaj la eventojn de la eksterlingva mondo. Oni tamen ankoraŭ ne scias sur kiuj principoj baziĝas prepozicia sistemo.

Epokfara sed preskaŭ nekonata estis la propono de la dana lingvisto Viggo Brøndal (1887-1942) skizi opozician kradon por prepozicia sistemo ĉefe bazitan sur interplekto de logikaj rilatoj kiel transitiveco kaj simetrieco.

El tiu teorio fontas hipotezo kiu krome referencas al principoj de la t.n. “kogniva lingvistiko”. Oni proponas baze klasifiki prepoziciojn laŭ tio, ĉu ili jese aŭ nee respondas al du demandoj: 1) ĉu ili indikas ‘aplikan’ rilaton de eksterlingva elemento (A) sur alian eksterlingvan elementon (B), nome sur la elementon esprimatan de la substantivo antaŭ kiu metiĝas la prepozicio (‘aplikaj prepozicioj’ kaj ‘retroaplikaj prepozicioj’); 2) ĉu ili indikas ke la du elementoj (A) kaj (B) necese kunestas en la sama tempo-spaca sfero (‘dimensiaj prepozicioj’ kaj ‘nedimensiaj prepozicioj’).

Surbaze de la interplektiĝo de tiuj du kriterioj estas prezentata opozicia krado, kies fakoj utilas por sisteme klasifiki la prepoziciojn de esperanto.

 nedimensiaj neŭtraj dimensiaj
aplikaj AL ĜIS
KIEL
ĈE JE
POR SUR SUPER ANTAŬ KONTRAŬ ĈIRKAŬ PRETER TRANS EN DUM TRA INTER
neŭtraj   
retroaplikajDE EL DA  OL
PRO PRI SEN
SUB POST KROM
MALANTAŬ EKSTER
ANSTATAŬ
MALGRAŬ
KUN PER
LAŬ APUD
Lasta ŝanĝo:
2006-06-19
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/IKU/pennacchietti.html