Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2006 › Hans Eichhorn

Dokumentoj

Pri perforto en historio kaj nuntempo en psikiatrio kun speciala atento al la itala(toskana), kontraŭperforta psikiatria revolucio sub F.BASAGLIA inter la jaroj 1965 kaj 1980

(resumo de la prelego de aProf.Dr.med.habil. Hans Eichhorn)

La historio de la psikiatrio estas historio de perforto kaj de batalo kontraŭ la perforto. Komence en la naskiĝaj jaroj de tiu ĉi medicina(?) branĉo la perforto estis socie sankciita kaj tute publike: frenezulaj turoj,ĉenoj, vipoj,diversaj formoj de ŝokigoj k.s. La publika perforto kulminis en la faŝisma psikiatria holokaŭsto en Germanio (kaj parte ankaŭ en aliaj landoj!), kiu okazis preskaŭ senreziste flanke de la "fakuloj" en la psikiatrio mem. Post tiu historie limigita epoko , kiu tamen ankoraŭ mense ne estas venkita,la perforto ne plu tiom evidente aperas, sed sub la naturscienca maskiĝado dauriĝas en pli "elegantaj roboj" (vd. "La nevideblaj vestaĵoj de la reĝo" - H. C. Andersen): psikokirurgio, leŭkotomio (eĉ honorigita per Nobela premio!), lobotomio, profunda magnetstimulado, elektroŝokoj ktp. Preskaŭ tutmonde regas interkonsento,ke psikiatriaj malsanoj devas esti naturscience, biologie - psikofarmacie kuracataj.Ĉi ĉio tamen nur estas la daŭrigo de perforto, ĉar ekz. la apliko de la t.n. neŭroleptaĵoj signifas kemian lobotomion ne tuj ekkoneblan.

La toskana kontraŭperforta revolucio sub F.BASAGLIA (1924 - 1980) siatempe skuis la psikiatriajn instituciojn kaj ties reprezentantojn kaj malfermis la pordojn al atentindaj rezultoj ekz. en formo de tutŝtataj reformoj kaj juraj decidoj ("Legge 180"). Okazis pilgrimado de sciencistoj, kuracistoj, psikologoj kaj politikistoj al la reformitaj institucioj de Italio, kiel ekz. en Goricia kaj Triento. Ili reveninte en siajn hejmolandojn instigis similajn reformojn. Ekz. en Germanio (okcidenta) en 1975 estis lanĉita grandioza reformprojekto surbaze de grandiozaj monsumoj. Kaj en la jaro 2005, do okaze de la tridekjariĝo de la projekto la aktuala prezidanto de la registara komisiono rezigne konstatis: "Ni dum 30 jaroj almenaŭ atingis ioman alproksimiĝon al pli da homeco en la psikiatrio!"

Tiu eldiro bele ilustras la nuntempan stagnadon, kiu estas seniluziiga kaj deprimiga. Pli malpli la tutmonda psikiatrio "sukcesis" inerte transvivi ĉiujn provojn ĝin malperfortigi. Ĝi restas perforta kaj la aŭtoro de tiu ĉi prelego plene komprenas homojn, kiuj timas psikiatriajn instituciojn kaj ties reprezentantojn.

La prelego estas ilustrita per bildoj kaj realaj pacientaj sortoj. Diskutoj kun samfakuloj(speciale italaj gekolegoj!) estas same dezirataj kiel tiuj kun pacientoj, ekspacientoj kaj ties anoj.

Lasta ŝanĝo:
2006-06-19
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/IKU/eichhorn.html