Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2012 › Humphrey Tonkin

Internacia Kongresa Universitato

Humphrey Tonkin

Resumo

Movado aŭ kulturo? La ideologia bazo de la Esperanto-poezio

Oni povas prave nomi la poemojn de Zamenhof movadaj poemoj, verkitaj por instigi la fruajn esperantistojn labori por la lingvo, aŭ por esplori la komplikajn sentojn de la aŭtoro de Esperanto fronte al la verko, kiun ni nomas Esperanto. Li tiel fondis longan tradicion de verkoj pri Esperanto kaj la Esperanto-movado – ofte (sed ne ĉiam) verkitaj de t.n. poetoj kun pli da entuziasmo ol poezia talento. Tute nature, la korifeoj de la Esperanto-literaturo deklaris sian literaturon matura ĝuste tiam kiam ĝi komencis superi tiujn temajn limigojn kaj esplori aliajn dimensiojn de la homa vivo ne nepre ligitajn al la laboro por la Internacia Lingvo. Tamen, poeziaj esploroj pri la situacio de laboranto por Esperanto daŭras – nun ofte maskataj malantaŭ aliaj temoj. Se la hodiaŭa Esperanto-kulturo jam akiris la diversecon kaj buntecon de la nacilingvaj kulturoj, ĝi ne perdis sian ideologian bazon. En tiu ĉi prelego ni pluesploros tiun ideologian bazon de la Esperanto-poezio.

Biografio

Humphrey Tonkin, magistro de la Kembriĝa Universitato kaj doktoro de la Universitato Harvard, estas Universitata Profesoro pri Humanistiko ĉe la Universitato de Hartford, Usono, kaj Emerita Prezidanto de tiu universitato. Iama prezidanto de TEJO, li fariĝis estrarano de UEA, kaj dum entute naŭ jaroj estis prezidanto de la Asocio. Li estas nun membro de la Honora Patrona Komitato kaj Akademiano de Esperanto. Li verkis kaj tradukis abunde en Esperanto kaj la angla lingvo pri literaturaj, lingvaj, movadaj kaj internaciistaj temoj. Li reprezentas UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko.

Reen al la listo de prelegoj

Lasta ŝanĝo:
2013-05-26
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/iku/2012/Tonkin.html