Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2012 › Jukka Pietiläinen

Internacia Kongresa Universitato

Jukka Pietiläinen

Resumo

Novaĵoj translimen – geografia strukturo de internaciaj novaĵoj

Eksterlandaj novaĵoj sekvas en preskaŭ ĉiuj landoj la samajn temojn kaj ilia geografia strukturo estas relative simila en la plej multaj landoj de la mondo. El dek plej ofte menciitaj landoj de internaciaj novaĵoj sep aŭ ok estas kutime la samaj en ĉiuj landoj. Tiuj ĉi grandaj potencoj de internaciaj novaĵoj estas Usono, Britio, Francio, Ruslando, Japanio, Ĉinio, Germanio kaj el internaciaj organizoj, UN. Temas pri malrapide ŝanĝiĝantaj strukturoj de internacia politiko kaj ekonomio kaj nur kelkaj el la plej oftaj novaĵ-landoj estas gravaj sole pro novaĵ-eventoj.

La strukturo de la internaciaj novaĵoj de iu lando sekvas ankaŭ la internacian komercon de tiu lando. Same la novaĵoj sekvas geografie kaj kulture proksimajn landojn pli ol aliajn landojn. Tio estas videbla ekzemple en fluo de novaĵoj inter grandaj eŭropaj ŝtatoj kaj iliaj eksaj kolonioj en Afriko. La rolo de internaciaj novaĵ-agentoj ne estas decida en la elekto de geografia strukturo de novaĵoj sed en malpli gravaj kaj abrupte okazantaj novaĵoj ili havas pli gravan rolon. Pri malpli grandaj kaj malpli gravaj landoj aperis plej ofte nur malbonaj novaĵoj kaj sportaj novaĵoj. La prelego fokusiĝas ankaŭ al ŝanĝoj en internaciaj novaĵoj en interreta epoko. Krome la prelego traktos la alternativon de gazeto Monato kiel fonto de internaciaj novaĵoj.

Biografio

Jukka Pietiläinen estas doktoro pri sociaj sciencoj (2002, Universitato de Tampere, Finnlando). Lia esplorado temas pri Ruslanda socio kaj amaskomunikiloj, amaskomunikiloj en socio ĝenerale, internaciaj novaĵ-fluoj, kvantaj esplormetodoj en sociaj sciencoj, sociolingvistiko kaj esperantologio. Nuntempe li laboras en Aleksanteri-Instituto (pri esplorado de Ruslando kaj Mez-Orienta Eŭropo) en Universitato de Helsinki.

Reen al la listo de prelegoj

Lasta ŝanĝo:
2013-05-24
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/iku/2012/Pietilainen.html