
Stefan MacGill

Resumo
En nia strebo montri ke Esperanto estas vivanta, aŭtentika lingvo taŭga por praktika uzo, ni devas montri ĝiajn konvenecon kaj meritojn sur kiel eble plej diversaj kampoj. Ĵurnalistoj raportante pri la lingvo ofte elektas la pli banalajn el tiuj – ĉu eblas blasfemi, ĉu eblas ŝerci, ĉu eblas amori, ĉu eblas vortŝerci…
Spite la diron de la taglibristo Samuel Johnson (1709-84) “Vortŝercado estas la plej banala formo de humuro”, ni alfrontas la temon. Esperanto ofertas buntajn – eĉ elstarajn – eblojn por vortŝercoj, kontraŭe al la imago, ke lingvo praktike sen homonimoj malkonvenas por tiu arto. Manko de homonimoj troviĝas alte sur la listo de nepraj lingvaj kriterioj por konvena internacia lingvo, sed ĝi ja ekskludas tiun fonton de vortŝercoj. Miloj el la lingvoj de la mondo estas pli-malpli fonetikaj, kaj homoj sukcesas abunde kaj lerte vortŝerci en tiuj lingvoj – ĉefe per vortkalemburoj derivantaj el vortkombinoj. Ĝuste tiel okazas en Esperanto, eĉ ĝis ekstrema nivelo. Pro la unika kaj fekunda eblo por vortkombinado – la ebloj por vortŝercado estas simile vastaj.
Post rapida superrigardo pri la kategorioj de vortŝarcado en malfonetikaj lingvoj, kaj la hisotrio de vortŝercado en Esperanto, ni dediĉos nin al la kategoriigo de la specoj de vortŝercoj en Esperanto. Ne mankos konkretaj ekzemploj.
Nia ĉefa kategorio por vortŝercado devenas de vortkunmetado, kaj la kapablo du- aŭ plur-maniere redividi rezultajn litervicojn.
Prefikso-vorto // vorto: ge-latine / gelatine; sen-tas’ / sentas; fi-liko / filiko…
Vorto // vorto-sufikso: kolego / kol-ego; lekanto/lek-anto; am-uzo / amuzo; harino / har-ingo…
Vorto // du vortoj: damaĝo/dam-aĝo; flagrus / flag-rus’; fervora / fer-vora…
Du vortoj // du vortoj: pie dirante / pied-irante; pen-salta / pens’ alta; kurta volo / kur-tavolo; reglamento / reg-lamento; pro verbo / proverbo; tru-karto / truk-arto…
Kiel supre, sed uzante afikson: skiz-ono / ski-zono; gru-pigo / grup-igo / par-kanto / park-anto; regu lite / regul-ite; plu-veti / pluv-eti; rel-ego / re-lego; trib-anoj / tri banoj; vendredon / vend-re-don’ / vest-ig-ante / vesti-gante; ekster-milite / ekstermi lite…
Kun pli ol du elementoj: pen-du-mila / pend-um-ila; deduktus / de-duk-tus’; kata pul’ torento / katapulto-rento; pando-ras’-kat’-ole’ / pandora-skatole…
Aldone, ni rigardos la eblojn por anagramoj, palindromoj kaj la rimarkindaj ebloj por krei kriptajn krucvortenigmojn. Kadre de tio, ni demonstros konvinke la superecon de Esperanto rilate al vortkombina flekebleco. Ni prezentos serion da ekzemploj, kiu atingas rezulton farebla nur en Esperanto – ni starigas defion al ajna aliaj lingvo en la universo atingi similan nivelon.