
Hidenori Kadoja
Resumo
En la skandinavia historio la periodo inter ĉ. 750–1050, t.e. la lasta fazo de ferepoko, alivorte la frua parto de mezepoko, estas nomata “vikinga epoko”. La epoko longe logas ne nur historiistojn kaj arkeologojn, sed ankaŭ ĝeneralan publikon, ankaŭ en landoj ekster Nordio. Kiel okulfrapanta historia fenomeno vikingoj interesas ilin en diversaj manieroj. Kio estas vikingo, kial ili agadis tiel, kian signifon kaj rolon ili havis por Skandinavio aŭ por eŭropa / tuthomara historio? Oni povas akiri multajn klarigojn per amaso da libroj en multaj lingvoj, kiuj diverse respondas tiajn demandojn. Sed ĝislastatempe multaj kiuj interesiĝas pri vikingoj havas tendencon forgesi unu gravan flankon por diskuti pri la historio. La intenco de ĉi tiu prelego estas atentigi pri la fakto kaj donas iom da analizo.
Vikingoj, kiel populara ero de historio, estas priskribitaj kaj klarigitaj en diversaj manieroj. Tiam unue oni ĵetas iun demandon al la historia afero kaj poste tra analiza manipulado de historiaj fontoj, ekzemple arkeologiaj restaĵoj aŭ malnovaj kronikoj, trovas la plej konvenan respondon, kiu estas iom post iom renovigata kun la progreso de esploroj, kio estas la rolo de historia studo kiel unu scienco. Sed ĉiu historio ne povas stari nur kiel rezulto de scienca studo, tute same kiel oni povas observi en aliaj kampoj de scienco. Ĉar historia studo kaj historiografio ne povas eviti fortan influon de socio kaj epoko, kie historiisto mem vivas, la demandoj, kiuj devas esti ĉe ekirpunkto de esploro, restas en la kadro de la socie donitaj kondiĉoj. Se oni, precipe konscie de la vidpunkto, studas la historion de historio de vikingo tempe malantaŭen, oni povas ekscii, ke historiografio pri vikingo havas kelkajn karakterojn, kiuj influas la renkonstruitan historion mem. La scienca esploro de vikingo komenciĝis preskaŭ kiam nacio-ŝtatoj estas aperantaj en Skandinavio, kio estis decida por la studo. Sekve dum la mondmilito vikingoj fariĝis konvena ilo por rasistoj. En la prelego tiaj relative forgesitaj historioj de vikinga historio estos prezentitaj, kun fokuso sur la fakto, ke ili tute ne estas aferoj nur en pasinteco.
Naskiĝis en 1970. Finis la universitaton de Kyôto en 1991 en la kampo de eŭropa socio-ekonomia historio mezepoka, kaj esploris ankaŭ en la universitato de Uppsala kiel gasto-esploristo. Lastatempe ĉefe studas ankaŭ sociolingvistikon kiel duan fakon, pri kiu la aŭtoro prelegis en IKU / Havano, 2010. Nun laboras kiel prelegisto en Cujama Ŝtata Kolegio de teknologio en Japanio. Ĉefverkoj: (red.) Sociolingvistiko de alfabetismo, Tôkyô, 2010; Vikinga epoko, Kyôto, 2006; “La formiĝo de ŝtato en Svedio”, Maekawa K. k.a.(red.), Komparaj studoj de ŝtatoformiĝo, Tôkyô, 2005. Krome tradukas faklibrojn el la sveda kaj la angla en la japanan, ekz. B. Ambrosiani et al, Vikingo-urboj, Tôkyô, 2001.