
Věra Barandovská-Frank

Resumo
Prof. Otto Jespersen (1860-1943) estis famkonata dana lingvisto. Liaj verkoj "Modern English Grammar" kaj "Growth and Structure of the English Language" estas ĝis nun mondvaste konsultataj. Respektata estas ankaŭ lia holisma teorio pri ekesto de la homa lingvo. Li kontribuis al ĝenerala lingvistiko per la teorio pri rango kaj plektaĵo kaj la koncepto de kunteksto. Krome li famiĝis kiel kunfondinto de "International Phonetics Association".
Ne malpli gravas lia interlingvistika laboro. Jespersen engaĝiĝis en pluraj internaciaj interlingvistikaj organizaĵoj: en "Academia pro Interlingua", en "Délégation pour l’adoption de la langue auxiliaire internationale", en Akademio de Ido kaj en "International Auxiliary Language Assosiation".
Sian propran internacilingvan projekton Novial li publikigis en 1928. En 1930 li prezidis kunsidon de IALA en Ĝenevo, kiu komparis planlingvojn Esperanto, Nov Esperanto, Ido, Occidental, Novial kaj Latino sine flexione. Dum la monda kongreso de lingvistoj en Ĝenevo 1931 li distribuis demandilojn por prijuĝi neceson kaj utilon de internacia helplingvo. Antaŭ la kvara internacia kongreso de lingvistoj en Kopenhago en 1936, kiun li prezidis, li organizis diskuton pri internacia helplingvo.
Jespersen interesiĝis pri dialogo kun aliaj interlingvistoj. Li detale priskribis sian agadon en la artikolo "Men labore pro un international lingue" en Novialiste 18/1937 kaj 19/1938. Por la historio de interlingvistiko estas grava la junia numero 1935 kun modela faka dialogo inter Jespersen, defendanta Novial, kaj Edgar De Wahl, reprezentanta Occidental. La teksto estas parte skribita paralele en ambaŭ lingvoj. Estas interese sekvi dialogon de ambaŭ aŭtoroj, kies celo samas. Kvankam Jespersen ne atingis konsiderindan sukceson kun Novial, lia scienca aŭtoritato multe helpis al serioza pritrakto de planlingvoj ĝenerale.