
Tra la homa historio, la diversaj socioj evoluigis siajn proprajn komprenojn pri tio kio estas sano kaj kio ne, kiuj estas la kaŭzoj de tiuj statoj/procezoj, kiel klasigi la diversajn kondiĉojn de sanmanko kaj kiel diagnozi/kuraci la homojn, kiuj faru tion, per kiuj rimedoj.
Tiuj scioj kaj praktikoj, koheraj inter si kaj al la koncerna kulturo, estis ofte objekto de konfronto, reciproka influo aŭ adopto okaze de la diverstipaj renkontiĝoj kaj fluoj inter malsimilaj socioj, kun interesaj spertoj de interkultura dialogo kaj eĉ sintezo. Ekz. la tibeta medicina sistemo originiĝis antaŭ pluraj jarcentoj surbaze de elementoj el la barata, greka, persa, ĉina kaj tibet-indiĝena medicinoj, kune kun budhisma filozofio; la islama civilizo ludis esencan rolon en la Mezepoka prezervado de la klasikgreka medicina tradicio per tradukoj en la araban kaj aliajn lingvojn; kaj dum la konkera epoko en Ameriko la hispanaj kuracistoj atente registris la kuracajn plantojn tiam uzatajn de la indiĝenoj.
La science bazita medicino aŭ biomedicino, unue evoluiĝinta en Okcidento, disvastiĝis kune kun la koloniaj fortoj fine de la 19-a jarcento kaj plene tutmondiĝis dum la 20-a, ofte ekskludante aŭ influante aliajn sistemojn. Neatendite tamen, diversaj kompletigaj kaj alternativaj medicinoj fariĝis modaj eĉ en riĉaj okcidentaj landoj, kaj kompleksaj fenomenoj tiaj kia la amasa migrado de homoj al tute aliaj lingvaj kaj kulturaj medioj kreis la bezonon de antropologie konscia aliro, defende al la rajto je sano de ĉiuj homoj, en kulture plureca mondo.
Ĉiliano (1962), kuracisto, specialiĝinta pri publika sano/epidemiologio. Laboras kiel ŝtatfakulo en regiona Sanministeria oficejo kaj instruas historion de la medicino kaj antropologion de la sano en la Universidad San Sebastiбn (Puerto Montt, Ĉilio). Li interesiĝas pri historio kaj sociologio de la scienco, interlingvistiko kaj daŭripova evoluo, kaj aŭtoris aŭ kunaŭtoris diversajn publikaĵojn pri sia fako.
E-medie li estas DM kaj estrarano (ekde 2007) de UEA pri faka kaj scienca agado. Prelegis dufoje en IKU, pri la la epidemiologio de la aperantaj infektaj malsanoj (1998) kaj pri la malegalecoj je sano kaj ties sociaj determinantoj (2007). Ankaŭ prelegis i.a. en la centjariĝa ISAE-festkonferenco (2006) pri la ŝanĝiĝanta interrilato scienco-socio kaj en Simpozio pri nur-angla scienco en multlingva mondo, organizita de Esperantic Studies Foundation kadre de la AAAS-jarkonferenco (Boston, 2008). Li gvidis la Kongresan temon en la UK Florenco 2006 kaj iniciatis la Serion “Scienca Penso” aŭspiciatan de UEA.