Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2010 › Stefan MacGill
UK-2010, Habano, Kubo, 17-24.07.2010

Dokumentoj

Kien la Esperanta didaktiko?

Ekirpunto estas distingo inter formala kaj didaktika gramatiko – nome, kiel optimume strukturi instruaĵojn por efikigi la lernadon ĉe kiel eble plej multaj lernantoj. El tio fluas bezono por pluraj eĉ konkurencaj didaktikaj ŝtuparoj – kiuj enkorpigu la fortigon de gramatikaj elementoj kaj ilian kombinadon en kiel eble plej vasta gamo da komunikaj situacioj.

Iusence, ĉiu instruisto kaj lernilo starigas propran ŝtuparon – ĉu konscie, ĉu ne. La konturoj de tiuj ŝtuparoj elformiĝas reage al la aĝoj, interesoj, prioritatoj kaj fonto-lingvoj de la lernantoj. Tamen, neeviteble kaj eĉ dezirinde, kelkaj plej utilaj ŝtuparoj fariĝos konataj kaj universale aplikataj. Eblas pretigi iun universalan didaktikon, kiu povas formi fonton por aliaj, precipe por tiuj kiuj pritraktas la unikajn malfacilaĵojn ĉe Esperanto por homoj kun difinitaj denaskaj lingvoj. Klare, unu universala didaktiko vastiĝis kaj gajnis grandegan influon. Tio estas la Cseh-metodo – la unua kohera modelo aŭtentike originala al Esperanto. Ĝi tiom popularas, ke ĝi kolorigas la kursoplanojn de multaj instruistoj, eĉ de tiuj, kiuj mem ne aplikas la Cseh-metodon. Tiu forta influo portas la bedaŭrindan sekvon ke multaj kredas ĝin la sola ebla aŭ inda ŝtuparo. Kvankam pionira kaj mult-rilate admirinda, ĝi ja havas kritikeblajn punktojn.

Ĝi akcentas paroladon sen informmanko –tro ofte bazitaj sur konataj faktoj (tablo estas meblo, rozo estas floro…).

Ĝi ne estas forte verbo-bazita, restante tro longe je ‘estas’.

Tro da ‘ĉu’ demandado, kun emfazo je grupa ĥora respondado, ne unuopa aŭ etgrupa.

Nepravigebla emfazo je korelativoj: prezentitaj skeme – ne teme.

Tro mondpriskriba: laŭtema, ne situacia; malsufiĉe prezentanta komunike utilan materialon.

Necesas konscii, ke la granda fleksebleco de nia lingvo provizas grandan elekton en la ordigo de la instruaĵoj – eblas konstrui sukcesan kurson kun preskaŭ iu ajn komenc-punkto kaj plukonstrui ĝin kiel ajn. Tio ne validas por naciaj lingvoj, kiuj havas rigoran vicordigajn postulojn pro siaj komplikaj kaj/aŭ esceptoplenaj gramatikoj. Tio substrekas la limigitan utilon de naciaj didaktikoj, kiuj alportas solvojn por problemoj, kiujn ni simple ne havas. El tiuj multe pli abunde financataj instruprogramoj, ni povas ĉerpi freŝajn alirojn kaj teknikojn, sed al iliaj detalaj ŝtupoj ni rilatu kun skeptikemo.

Ni anstataŭe kreu kaj ekuzu proprajn ŝtuparojn –identigante la kerne malfacilajn partojn de la lingvo (ne kredu niajn pli ekstremajn varbilojn – tiuj ja ekzistas!) kaj konstruu nian didaktikon ĉirkau tiuj – ne evitante, ĉirkaŭirante au prokrastante ilin. Necesas agnoski la unikan rolo de la verbo en Esperanto, pro la fakto ke la transitiveco de ĉiu verbo estas unuope lernenda – tre gravas ke la verboj dekomence estu prezentitaj kaj ekzercataj ne kiel solstaraj vortoj, sed en sia minimuma funkciiga kunteksto. Ni studos mallonge teknikojn prezenti tiun verb-konduton kaj skemon por prezenti la sufiksojn –ig- kaj –iĝ-, kiuj kerne dependas de kono de verba transitiveco.

Ni fermos la prezentaĵon per enrigardo en faratan analizon de la Esperantaj verboj, por kategoriigi ilin laŭ siaj uzkutimoj. La ĉefa ĝisnuna esplorsurprizo estas ke plene 40% de niaj verboj estas kreitaj el radikoj, kiuj mem ne estas verbaj. Tamen, en la pluformado ni devas trakti ilin laŭ la reguloj por verboj. Malkonscio pri tio rezultas en multaj lingvaj misuzoj, kaj substrekas la fakton, ke nia Esperanta didaktiko estas ankoraŭ en sia infaneco kun longa kaj defia vojo antaŭ si!

Biografio

Naskiĝis en Nov-Zelando en 1948. Denaska esp-isto. Kunfondinto de Esperanta Junulara Asocio de Nov-Zelando (1964). Studis en Universitatoj Victoria, Canterbury kaj Massey (69-75), ĉefe geografion. Diplomiĝis instruisto en 1974. Oficisto de UEA (1976-86). Redaktoro de Jarlibro kaj teknika redaktoro de Kontakto (78-86). Vicprez de TEJO (77-79), prez. (1979-80). Direktoro de CO (1980-85). Redaktoro de Juna amiko (1986-96 kaj ekde 2000). Vicprez. de ILEI (1989-92), prezidanto (1992-94 kaj ekde 2009). Restariginto de la ekzamenoj UEA/ILEI kaj ĝia sekretario (1989-95). Profesie ekde 1989 verkas help-tekstojn por komputilaj programoj (i.a. optika karaktro-rekono). Esploras lingvo-didaktikon kaj preparas esperantajn instru-materialojn. Vivas en Hungario de post 1986. Havas tri filinojn: Karina (1990), Hajnal (1992) kaj Sonja (2000) - denaskaj esp-istoj. Verkoj: lernila serio Tendaraj tagoj, Najbaroj kaj boroj (1991), Nemave Edifi (2007) k.a.

Reen al la listo de prelegoj

Lasta ŝanĝo:
2013-06-20
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/iku/2010/McGill.html