
Diversaj akademiaj disciplinoj kontribuis al la difino de kulturo kaj kulturoj. Ne nur antropologoj, sed esploristoj pri sociologio, historio, literaturo kaj aliaj studkampoj alportis siajn kriteriojn celante komprenon pri la fenomeno de la homa kulturo.
Kiam malsamaj grupoj difinas specifan kulturon, ĉu la samaj trajtoj menciiĝas de personoj apartenantaj al la kulturo kaj ekster ĝi? Ĉu oni povas utile difini la kulturon de alia popolo sen stereotipoj kaj prijuĝado de ĉiuj individuoj laŭ jam formulitaj kriterioj? Per enketo farita dum multaj jaroj en la universitata Kolegio Principia, diversaj grupoj difinis la usonan kulturon kaj ĝiajn karakterizajn trajtojn: unuajaraj studentoj el Usono, internaciaj studentoj el eksterlando, studentaj kandidatoj por instrurajtigo pri lingvoinstruado, pensiitaj usonaj somer-programanoj. Kiujn kriteriojn indikis ĉiuj grupoj, kaj kio distingis inter la respondoj de usonanoj kaj neusonanoj, kaj inter generacioj en Usono? Kiel reagis la diversaj grupoj al la perceptoj de aliaj kiam ili ne kongruis? Ĉu la elektitaj kriterioj restis ĉe stereotipoj kaj ekskluzivis kulturajn variantojn observeblajn inter minoritatoj? Prezentiĝos la rezultoj kun konkludoj.
Sociologoj redifinis rason kaj etnismon por provi reliefigi historiajn antaŭjuĝojn kiuj ne cedis antaŭ modernaj sciencaj esploroj. De kio dependas sukcesa edukado al kompreno kaj toleremo de aliaj rasoj, etnoj, kulturoj, moroj? Kiom rolas intelekta kompreno, interagaj ŝokekzercoj por ŝanĝi kulturajn sintenojn, enkultura orientiĝo kaj kontrolado pri kultura adaptiĝo dum restado en alia kulturo? Ĉu eblas difini laŭ universalaj valorsistemoj kriteriojn kiuj unuigas kaj ebligas interkomprenon trans kulturoj, etnoj, kaj religioj?
D-ro Duncan Charters estas katedra profesoro pri humanismaj studoj en la Departamento de Lingvoj kaj Kulturoj de la universitata Kolegio Principia en Elsah, Ilinojso, Usono. Li unue trejniĝis pri interkultura orientiĝo ĉe la Lernejo por Internacia Trejnado (SIT) en Vermonto. Kiel profesoro pri hispana lingvo, kulturo, kaj literaturo, li instruis klasojn pri la hispana kulturo, gvidis studentajn grupojn al Hispanio, kaj prezentis referaĵojn pri la instruado de kulturo kaj kulturaj valoroj ĉe profesiaj konferencoj de lingvoinstruistoj. Li trejnas lingvoinstruistojn kaj oficiale ekzamenas universitatajn programojn por ilia instrurajtigo. Li estas prezidinto de ILEI kaj IEK, kaj nun servas kiel vicprezidanto de ILEI kun respondeco pri universitata agado.