Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2009 › Amri Wandel

Dokumentoj

AIS-IKU kurso: Teleskopoj - de Galileo ĝis la Spac-teleskopo

(resumo de la prelego de Amri Wandel)

Amri Wandel La Jaro 2009 estas la 400a datreveno de la invento kiu ŝanĝis nian komprenon de la universo: la teleskopo. Tial ĝi estis proklamita de UNESKO la internacia jaro de Astronomio. Galileo Galilej utiligis sian inventaĵon por malkovri interesajn astronomiajn objektojn kaj fenomenojn, kiel makulojn sur la Suno, kvar lunojn de Jupitero kaj la fazojn de Venuso. Tiu lasta malkovro ankaŭ konfirmis la heilocentran teorion de lia pola samepokano Koperniko. La simplan du-lensan tubeton de Galileo nuntempe anstataŭas gigantaj speguloj en la spaco kaj ĉe la pintoj de altaj montoj. Per ili ni povas esplori galaksiojn preskaŭ ĉe la horizonto de nia universo, je distanco (tempa kaj spaca) de miliardoj da lumjaroj. La okulojn de Galileo anstataŭas komplikaj elektronikaj kaj optikaj aparatoj, kiel CCD kaj la spektrometro. La nunaj teleskopoj ne estas limigitaj al la videbla lumo, sed esploras la universon en pluraj specoj da radiado ne videblaj al la homa okulo, kiel radio-ondoj, infra-ruĝo kaj X-radioj. En la daŭrigaj prelegoj ni lernos pli pri tiuj aliaj specoj de teleskopoj, pri novaj teleskopaj teknikoj kiel spektrometrio kaj korektiga optiko, kaj fine trairos la plej gravajn perteleskopajn observojn kaj malkovrojn kiuj ŝanĝis nian komprenon de la universo.

Biografio

Amri Wandel (1954). Israelano, Profesoro de astrofiziko en la Univ. de Jerusalemo kaj gastprofesoro en la Univ. de Los Anĝeleso Membro de la Akademio de E-o, Profesoro de AIS. Ofta preleganto pri Astronomio en la IKU. Iama estrarano de UEA pri Scienca kaj faka agado, Iama prezidanto de TEJO, Prezidanto de E-Ligo en Israelo. Kunaŭtoro de la libro "La Kosmo Kaj Ni" (FEL, 2001;2005).

Lasta ŝanĝo:
2009-04-07
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/IKU/09-wandel.html