
(resumo de la prelego de Tsvi Sadan)
Estas du lingvoj, kiuj naskiĝis kaj/aŭ kreskis en Polujo, nia kongreslando, kaj poste disvastiĝis tra la mondo, inkluzive de la Interreto lastatempe - la jida kaj Esperanto. Tiuj ĉi du diasporaj lingvoj havas strukturajn kaj socilingvistikajn komunaĵojn kaj similaĵojn. La proponata prelego komparas ilin socilingvistike, priskribas kaj analizas komunaĵojn, similaĵojn kaj diferencojn en ilia socia funkciado en iliaj diĝitaj diasporoj. Unue, karakterizante la tradiciajn komunumojn de la jida kaj Esperanto ("jidujo" kaj "Esperantujo" respektive) kiel diasporojn, mi pritraktas koncize ĉefajn socilingvistikajn karakterojn de ambaŭ diasporoj diakrone kaj sinkrone.
Poste, mi pritraktas detale, kiel la jida kaj Esperanto fartas simile aŭ malsimile socilingvistike sur diversaj kampoj de siaj diĝitaj diasporoj, surbaze de mikro- kaj makro-observado de ilia funkciado sur la Interreto. Resume, mi konkludas, ke la Interreto, pro sia malcentralizita esenco, estas natura "loĝloko" por diasporaj lingvoj kiel la jida kaj Esperanto, kaj donas senprecedencan eblecon vigligi kaj kreskigi iliajn diasporojn diĝite.
Naskiĝis en 1963 en Japanio, kaj poste enmigris en Israelon. Magistriĝis pri ĝenerala lingvistiko en Universitato de Kioto, Japanio, kaj doktoriĝis pri hebrea lingvistiko en la Hebrea Universitato de Jerusalemo, Israelo. Docentas pri hebrea lingvistiko en Universitato Bar-Ilan, Israelo. Specialiĝas pri moderna hebrea lingvistiko, hebrea-jida kontaktlingvistiko, kaj juda lingvistiko, inkluzive de la esploro de la juda fono de Esperanto kaj Zamenhof. TTT-ejo: http://www.ts-cyberia.net/.