Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2009 › Otto PRYTZ

Dokumentoj

La invento de la jubileulo Louis Braille - daŭrigebla kaj daŭriginda

(resumo de la prelego de Otto PRYTZ)

Ĉi-jare ni celebras jubileon ne nur de Zamenhof, sed ankaŭ de Louis Braille, kiu naskiĝis antaŭ 200 jaroj, la 4an de januaro 1809. Iu jene komparis la inventojn de Braille kaj Zamenhof: Braille per 6 punktoj kreis skribsistemon, kiu ebligas al la monda blindularo interkomunikiĝi kaj partopreni en la skriba kulturo. Zamenhof per 16 reguloj kreis lingvon, kiu ebligas al la tuta homaro interkomunikiĝi kaj partopreni en tutmonda kulturo. La brajla skribsistemo estas alia ol tiuj praktikataj de vidantoj kaj tiusence malfavoras integriĝon de la blinduloj en la ĝeneralan socion; sed blinduloj legas brajlon multe pli rapide ol ordinaran skribon reliefan, kaj blinduloj povas mem produkti brajlon. Brajlo do grave kontribuis al sendependigo de blinduloj.

Pro teknikaj inventoj post Braille oni demandas, ĉu brajlo ne eksmodiĝis, tiel keoni povas forlasi tiun malintegrigan skribon. La prelego ilustras la diferencon inter perceptado per vido kaj palpsenso unuflanke kaj per aŭdo aliflanke, kaj analizas la diferencon inter skribita teksto prezentata dudimensie sur papero aŭ sur ekrano unuflanke, kaj parolata teksto prezentata kiel unudimensia sinsekvo, kvazaŭ kordo, aliflanke. La komputilo ne igis la vidantojn forĵeti paperon kaj krajonon. Kio pravigas, ke ĝi igu la blindulojn rezigni pri skribsistemo favore al parola redono de skribaj tekstoj?

Biografiaj notoj:

Otto Prytz naskiĝis en norda Norvegio en 1943, diplomiĝis pri filologio kun la hispana lingvo kiel specialaĵo ĉe la Universitato de Oslo en 1972, kaj lekciis pri la hispana lingvo ĉe la sama universitato de 1978 ĝis 2005, kiam li emeritiĝis. Denaske blinda, li eklernis Esperanton kiel devigan lernobjekton ĉe porblindula lernejo en Trondheim en 1955, kaj membriĝis en la norvega Esperanto-movado en 1958. Li apartenis al la estraro de Norvega Esperantista Ligo de 1971 ĝis 2001, kaj prezidas la Ekzamenan Komisionon de la Ligo ekde 1998. Dum periodoj li havis funkciojn ankaŭ en Ligo Intenacia de Blindaj Esperantistoj. En2004 li elektiĝis en la Akademion de Esperanto. Li publikigis kelkajn artikolojn pri hispana kaj Esperanta lingvistikoj. Dum la IKU en Havano 1990 li faris prelegon, kiun li ankaŭ donis hispanlingve en la Kuba Akademio de Sciencoj. Prytz multe okupiĝis pri diversaj aplikoj de la brajla sistemo. En la 1980aj jaroj li ellaboris brajlan version de la alfabeto de la nord-samea lingvo; en 1990 li verkis 8-punktan brajlan version de la multlingva kodpaĝo 850 de IBM. De 1995 li prezidas la Norvegan Publikan Komisionon pri brajlo kaj partoprenas la laboron de normigo de diversaj fakaj notacioj en brajlo.

Lasta ŝanĝo:
2009-04-07
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/IKU/09-pritz.html