
(resumo de la prelego de Mauro La Torre)
Kvankam unuavide nombroj kaj kalkuloj aspektas kiel universalaj konceptoj, tamen la kutimoj pri nombrado kaj kalkulado ne egale evoluis en la diversaj homaj civilizoj.
Se oni ne limiĝas je la abstraktaj matematikaj nombroteorioj, sed konsideras nombradon el antropologia vidpunkto, pensante pri la konkretaj agoj nombri kaj kalkuli per fingroj, per simbolaj objektoj, per vortaj esprimoj, per skribado de ciferoj, aŭ per aliaj mensaj procedoj, tiam evidentas ke tiaj ĉiutagaj agoj varias tempe kaj space laŭ la homaj kulturoj.
Ĉu tia laŭetna variado simple spegulas la arbitrecon de matematikaj konvencioj (ekzemple de dekuma nombrosistemo), aŭ ĉu la diversaj tradicioj iom ligiĝas je diversaj "filozofiaj" vidpunktoj? Ni pensu, ekzemple, pri la konceptoj de nulo kaj infinito, aŭ pri la prefero kalkuli skribe aŭ per materiaj kalkuliloj. Ni povas ankaŭ pridemandi ĉu la nombrovorta sistemo en la homaj lingvoj influas la mensajn kalkulmanierojn, kaj kia rilato ekzistas inter la lingvaj skribmanieroj kaj la ciferaj notadoj. Kaj finfine ĉu ni opinias ke matematiko historie evoluas aŭ ke faktoj kiel "2+2=4" estas veraĵoj ekster tempo kaj spaco?
Maŭro La Torre (Romo, 1946), doktoro pri matematika lingviko, instruinto en mezgradaj lernejo, nuntempe profesoro en Tria Roma Universitato, pri lernotaksado kaj komputik-instruado. Li aparte insteresiĝis pri didaktiko, terminologio, aŭtomata tekst-analizo. Prezidinto de ILEI, membro de AIS kaj AdE.