
(resumo de la prelego de Nicolau Dols Salas)
Nuntempe fonetikistoj kaj fonologistoj bone scias ke sonoj ne aperas sendepende en frazo kaj fonologio ne estas linie organizita. Elparolado ne estas sekvo de izolitaj sonoj. Male, silaboj kaj superaj prozodiaj strukturoj agordas la distribuon de voĉeco, tono, artikiga punkto, ktp. Ankaŭ la efektoj de kunartikulado serioze minacas tradiciajn vidpunktojn pri la rilato inter skribado kaj elparolado. Do, nuntempe ni scias ke "elparolu kiel oni skribas" estas fizike ne ebla.
La diverseco de elparolmaniero en esperanto elvenas de la diverseco de nacilingvoj elparolita de esperantistoj, kaj en ĉi tiuj lingvoj ekzistas fonetikaj nuancoj ne atingeblaj de parolantoj ne instruita pri fonetiko: elteno kaj aliaj voĉaj efekto, intonacio, tembro, elizio, ktp. Mia celo estas montri ekzemplaro de ĉi tiuj detaloj per elektronikaj rimedoj.
Alia flanko ne sufiĉe esplorita estas la aplikado de fonologia teorio al Esperanto. Fakte, malofte - neniam - Esperanto aperas kiel scienca objekto sur lingvistikaj revuoj. Mi volas ankaŭ montri ke la esplorado de Esperanto per teoriaj proponoj povas aperigi novaj kaj interesaj konoj ne nur pri Esperanto sed ankaŭ pri la rilato inter naturaj kaj artefaritaj lingvoj.
Mi proponas argumenti super la bazo de la konflikto jam montrita de Zamenhof inter la klareco de la esperanta elparolado kaj la "natura emo" de la akĉentoj, kiel en ĉi tiuj teksteroj:
"La lingvo arta donis al ĉiu sia litero klaran, severe difinitan kaj ĉiam egalan elparoladon, kaj dank' al tio en la lingvo arta la demando de ortografio tute ne ekzistas, kaj jam post kvarono da horo da sinokupado je la arta lingvo (t. e. simple post la konatiĝo kun ĝia plej simpla alfabeto) ĉiu skribos en ĝi diktaton tute senerare, dum en lingvo natura li atingos tion ĉi nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua laborado". (Zamenhof, Esenco kaj estonteco...).
"Batali kontraŭ tia natura emo en la elparolado ŝajnas al mi afero tute sancela kaj senbezona, ĉar tia elparolado (kiom estas tiom pli eleganta, ol la parolado pure teoria) donas nenian malkompreniĝon aŭ praktikanta maloportunaĵon; sed rekomendi tian elparoladon (aŭ nomi ĝin "la sole ĝusta") ni ankaŭ ne devas, ĉar laŭ la teoria vidpunkto (kiu en Esperanto povas esti ne severe observata, sed neniam povas esti rigardata kiel "erara") ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte; sekve se ni deziras paroli severe regule, ni devas elparoli "pan-jo", "san-go", "mi-a"" (Zamenhof, "Respondo 56", Oficiala Gazeto, IV, 1911: 222).
Mi instruas lingvistikon kaj la katalunan ĉe Universitat de les Illes Balears. Kiel lingvisto mi laboras ĉefe pri fonologio kaj fonetiko (MPhil tezo ĉe University of Sheffield, 1993: Consonantal contacts in Majorcan Catalan: Theoretical and Empirical Bases; doktora tezo ĉe Universitat de les Illes Balears, 2000: Teoria fonologica i sil labificacio: el cas del catala de Mallorca, sub la kontrolo de Profesoro Max W. Wheeler, el la University of Sussex). Kiel gramatikisto mi verkis (kun Wheeler kaj Yates) Catalan: a Comprehensive Grammar (Londono: Routledge & Kegan Paul, 1999), kaj ankaŭ verkis ĉapitron de Gramatica del catala contemporani (Barcelona: Empuries, 2002). Kiel vortaristo mi laboris en la kataluna teamo de la Eŭropa Tezaŭro pri Edukado (2003), kaj antaŭe ankaŭ kunlaboris je la redaktado de Diccionari de la Llengua Catalana (Institut d'Estudis Catalans, 1997), kiu estas la oficiala vortaro de la kataluna. Mi estas ankaŭ tradukisto, kaj mi tradukas el la portugala al la kataluna (Antonio Ferreira, Fernando Pessoa, Jose Cardoso Pires), el la kataluna al la hispana (Biel Mesquida, Josep M. Llompart, Blai Bonet), kaj el la hispana al la kataluna (Diego Sabiote). Lastatempe mi ankaŭ skribis pri teorio de la tradukado (Dols & Mansell "Resolving meaning conflict in translation: an Optimality approach to verse translation" Linguistica antverpiensis NS, 7, 2009). Mi estas ankaŭ vicrektoro de mia universitato, komisiita por kulturo kaj lingvoj.