
(resumo de la prelego de Barbara Despiney)
La prelego celas montri la riĉecon je kultura kaj ekonomia nivelo de la federacio de du landoj: Pola Krono kaj Granda Duklando de Litovio fondita en 14a jarcento.
La unuan prezenton de tiu problemaro, la aŭtoro faris dum UK en Vilno, kaj ĝi levis grandan intereson inter la partoprenintoj. Dum la prelego estos uzotaj historiaj mapoj, kiuj permesos kompreni tiun komplikan problemaron, nekonatan de granda publiko.
Barbara Despiney, doktoro en ekonomio de Universitato Parizo la Unua: Panthéon-Sorbonne estas scienca esploristo en CNRS (Franca Centro de Sciencaj Esploroj), specialisto pri ekonomio de Orienta kaj Centra Eŭropo.