Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2009 › Tomasz Chmielik

Dokumentoj

Kvin urboj de fratoj Goskind

(resumo de la prelego de Tomasz Chmielik)

Kvin urboj (Varsovio, Krakovo, Vilno, Lvovo, Bjalistoko), dekoj da konstruaĵoj por diversaj publikaj institucioj, centoj da stratoj, miloj da loĝdomoj, kelkaj milionoj da judaj civitanoj de la antaŭmilita Pola Respubliko. Brikmuroj de malnovaj domoj, montrofenestroj de konataj vendejoj, stratetoj, kie bolas kaj eferveskas la ĉiutaga vivo, centoj da vizaĝoj, miloj da interesaj historioj, milionoj da gravaj kaj banalaj aferoj, ies Vivo...

Saŭlo kaj Moŝe Goskind, posedantoj de la varsovia filmostudio Kinor, antaŭsentante la baldaŭan finon por la kelkjarcenta historio de la juda civito en Polujo, realigis mirindan serion da dekminutaj filmoj. Ili prezentis la vivon kaj agadon de la judaj komunumoj en 6 urboj (bedaŭrinde la filmo pri Lodzo perdiĝis). Kelkajn semajnojn antaŭ la eksplodo de la lasta mondmilito, la kopioj estis senditaj al Usono kaj tie kuŝis dum kelkaj jaroj en poŝtejo. Venditaj dum poŝta aŭkcio de sendaĵoj neakceptitaj ili trovis novajn posedantojn. Nur fine de la 60aj jaroj, la tranĉitaj bendoj venis al Israelo. Kaj Saŭlo Goskind, ankoraŭ vivanta reĝisoro, denove muntis siajn filmojn.

Precipe gravas la filmoj pri Bjalistoko kaj Varsovio. Ili prezentas lokojn karajn al ĉiu esperantisto: la domon, kie naskiĝis L. L. Zamenhof, sed ankaŭ la straton Dzika, ĉe kiu loĝis la Zamenhofa familio, kaj la tombon de la Majstro sur la juda tombejo (cetere ne hazarde, ĉar por fratoj Goskind la kreinto de Esperanto estis grava reprezentanto de la juda kulturo, kion substrekas vortoj de la filma parolisto). La preleganto kondukos aŭskultantojn tra la antaŭmilita Bjalistoko, rakontante pri la juda vivo kun ĝiaj riĉo kaj amplekso. Poste sekvos la invito al migrado tra varsoviaj lokoj, kiujn certe vizitadis L. L. Zamenhof, dum li estis vivanta en la pola ĉefurbo. Tiuj klarigoj estas necesaj, ĉar en la filmoj (Jewish Life in Bialystok, 1939 kaj A Day in Warsaw, 1938) oni prezentas la vidindaĵojn en la jida lingvo, sed aperas ankaŭ la anglalingvaj subskriboj.

La prelegon finos prezentado de ambaŭ filmoj. La aŭskulantoj havos unikan ŝancon vidi ĉi urbojn de Zamenhof, kaj ankaŭ la mondon, kiu ne plu ekzistas, sed vivas sur paĝoj de la romanoj kaj rakontoj de Isaac Bashevis Singer.

Biografio

Tomasz Chmielik (1957), polo, Esperantisto de 1972. Li studis germanistikon kaj polan filologion en la lublina Universitato de Maria Curie-Sklodowsika (UMCS). Longjara instruisto de germana lingvo en la liceo en Swidnik. Li tradukis el multaj lingvoj verkojn de H. Krall, A. Szczypiorski, R. Kapuscinski, J. Korczak, G. Grass, F. Durrenmatt, D. Ugresic, P. Matvejevic, S. Beckett, G. Kanovic, Ŝ. Aŝ, I. L. Perec, ankaŭ ĉiujn romanojn kaj rakontojn de I. B. Singer. Libroforme aperis liaj tradukoj de La lada tambureto (2000) de G. Grass, Ebono (2001) de R. Kapuscinski, Alia Venecio (2006) kaj Mediteranea breviero (2007) de P. Matvejevic. Inter 1987-2007 li kolektis kaj ordigis la franclingvajn artikolojn de Edmond Privat, kiujn li aperigis papere kaj diskete en sia eldonejo Libro-Mondo. Jam kvin jarojn li instruas historion de Esperanto-literaturo en la postdiplomaj interlingvistikaj studoj de la Poznana universitato. Ekde 2008 ĉefredaktoro de la kvaronjara revuo Spegulo. Li gvidas redaktajn kaj tradukajn laborojn de la kvinvoluma Pola Antologio.

Lasta ŝanĝo:
2009-04-07
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/IKU/09-chmielik.html