Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2009 › Arpad Mathe

Dokumentoj

L.L. Zamenhof kiel redaktoro k.a. redaktoroj en la pasintaj 120 jaroj

(resumo de la prelego de Árpád Máthé)

L.L. Zamenhof, redaktoro de la unua Esperanto-Gazeto "La Esperantisto". Rolo de gazetoj en tutmonda diaspora kultura movado. Krizo de la centra organo. Svedoj, rusa kaj hungara samideanoj savis la movadon per aperigo de "Lingvo Internacia". Aliaj organoj antaŭ la Kongreso en Boulogne-sur-Mer. Dulingvaj organoj de la laŭlande organizita lingva movado. Rondirantaj gazetoj. Literaturaj organoj, fakaj revuoj aperintaj Ĝis la unua mondmilito. Rolo de la organo de UEA. Fakaj kaj sciencaj organoj. Novaj gravaj revuoj el la intermilita periodo: "Heroldo de Esperanto", "La Praktiko", "Literatura Mondo". Rolo de la klubaj organoj en diversaj periodoj de la movado. Aktualaj titoloj kaj redaktoroj. Rolo de retgazetoj.

Biografio

Arpad Mathe, emerita docento pri kemio en Universitato ELTE, Budapest, kie mi ankoraŭ lekcias pri kemiaj temoj, kaj ekde 1992 mi instruas ankaŭ en la Esperanto-fako de la Filologia Fakultato de la sama universitato.

Kadre de la Uk-oj mi prelegis pri mediprotektado en Rotterdam (1988), pri la centjara Esperanto-gazetaro en Brighton (1989), pri la Esperanto-bibliotekoj de la mondo en Wien (1992). Mi estis invitita ankaŭ al la Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj en Vilnius (26-30 majo 2008), kaj tie mi prezentis la ĝisnunajn rezultojn de nia esplorgrupo Takacs. La nun preparata unua volumo havas subtitolon In memoriam Luis Hernandez Yzal. La amplekso ĝis nun konsistas el 3 milionoj da literspacoj. Estas bone informitaj pri nia faka agado profesoroj Tonkin kaj Blanke.

Lasta ŝanĝo:
2009-06-25
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/IKU/09-arpad.html