Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2008 › Bengt-Arne Wickström

Dokumentoj

Ekonomiko kaj lingvo

(resumo de la prelego de Bengt-Arne Wickström)

Lingvo havas multajn funkciojn en la mondo. Unuj de la ĉefaj estas kiel komunikilo kaj kiel portanto de identeco. En tiuj funkcioj ekzistas multaj konektoj inter lingvouzo, ekonomiko, ekonomio kaj sociologio. En tiu ĉi prelego kaj la sekvanta AIS-kurso ni analizos kelkajn flankojn de tiu interrilato.

Ni pritraktos kaj pozitivajn - priskribajn - kaj normativajn - preskribajn - aspektojn de lingvouzo.

Elirpunkto de nia priskriba analizo estas la komunikila valoro kaj la uzo de lingvo. Se lingvo nur funkcias kiel komunikilo, oni facile povas fari kosto-utilo-analizon de ĝia uzo. Homoj ricevas utilon pere de la kontakto kun aliaj homoj. Do, la utilo de certa lingvo kreskas, kiam kreskas la nombro de parolantoj, kiun oni povas alparoli pere de tiu lingvo. Aliflanke la kostoj de la komunikado ĝenerale kreskas kun la distanco inter la interparolantoj aŭ pli ĝenerale kun la malfaciloj atingi ilin; tio estas la kostoflanko.

Ni do havas du flankojn de komunikado: la valoron - "postulon" - , kiu dependas de la nombro da homoj, kun kiuj oni sukcesas interkomuniki, kaj la koston - "oferton" - de komunikado, kiu dependas de la atingebleco de la homoj, kun kiuj oni volas komuniki. Ĉar la argumentoj de tiuj du rilatoj estas malsamaj, ni bezonas trian rilaton, kiu priskribas, kiel la nombro da atingeblaj homoj por iu parolanto rilatas al la strukturo de la komunikado kaj al la socia strukturo ĝenerale.

Uzante tian modelon, ni povas analizi la lingvolernadon kaj lingvouzon de tipa individuo kaj la evoluon de la individua kaj socia lingvouzo. Ĝenerale, por individuo indas lerni la plej grandan lingvon uzatan en sia ĉirkaŭaĵo, kaj la uzo de malgrandaj lingvoj tiel reduktiĝas en la komunumo. La tutmondiĝon sekvas pligrandiĝo de la komunika komunumo kaj tiel povas sekvi plifortiĝo de kelkaj fortaj mondolingvoj kaj la malaperado de aliaj malfortaj lingvoj. Aliflanke, la malpligrandiĝo de komunikaj kostoj ekzemple pere de la interreto povas fortigi malgrandajn lingvojn.

Enkondukante la identeckrean econ de lingvo, ni vidos, ke tiu kontraŭagas al tiuj tendencoj, kaj multlingveco povas daŭre travivi. La supran priskriban analizon ni uzos kiel elirpunkton por la preskriba analizo. La (mal)justeco de nacia lingvopolitiko kaj de lingvorajtoj de naciaj malplimultoj estos pritraktataj. Ni ankaŭ normative analizos la lingvouzon de organizoj kiel la Eŭropa Komunumo aŭ internaciaj organizoj.

Mallonga pripersona informo

Bengt-Arne Wickström estas profesoro pri la ekonomiko de la publika sektoro ĉe Humboldt-Universität en Berlino. Li ankaŭ profesoras en la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. Antaŭe li estris kadedrojn ĉe Johannes-Kepler-Universität en Linz, Aŭstrio, kaj ĉe la Universitato de Bergen, Norvegio. Li doktoriĝis en ekonomiko en State University of New York en Stony Brook, Usono. En sia esplorlaboro li pritraktis la teorion de bonfarto - principe la ekonomikan teorion de justeco -, la ekonomikan teorion de politiko, la interrilatojn inter ekonomiko, lingvo kaj socio. Krome, li surtempe interesiĝas pri la estiĝo kaj evoluo de sociaj normoj kaj ilia rilato al la evoluo de la socio. Lastatempe liaj laboraĵoj aperis inter alie en Rationality and Society, European Journal of Political Economy, Homo oeconomicus, Journal of Economics/Zeitschrift für Nationalökonomie, kaj Public Choice.

Lasta ŝanĝo:
2008-06-02
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/IKU/08-wickstrom.html