
(resumo de la prelego de John Wells)
La parolsonoj de la lingvoj de la mondo prezentas riĉan mozaikon. Kelkaj sonoj troviĝas en ĉiu aŭ preskaŭ ĉiu lingvo, ekzemple [m, a, s]; aliaj en multaj lingvoj sed ne ĉiuj, ekz-e [b, ɡ, ʃ ]; ankoraŭ aliaj en nur malmultaj lingvoj, ekz-e [ʘ, ɠ, ɕʷ].
Oni klasifikas la konsonantojn laŭ tri ĉefaj dimensioj: voĉeco, estiĝloko, kaj estiĝmaniero. La du th-sonojn de la angla [θ, ð] havas malsaman voĉecon. La gl-sono de la itala, [ʎ], havas interesan estiĝlokon, kiel ankaŭ la sj-sono de la sveda, [ɧ]. La ř-sono de la ĉeĥa havas nekutiman estiĝmanieron.
Ekzistas diversaj manieroj krei la aerfluon necesan por la parolo. Ne nur la pulmoj povas fari tion (kiel por ĉiuj sonoj de Esperanto), sed ankaŭ la faringo aŭ la buŝo mem. Tiel estas farataj la ejektivoj de la kartvela, la injektivoj de la haŭsa, kaj la klakoj de la zulua.
Vokalojn oni klasifikas laŭ vasteco, antaŭeco, kaj rondeco. Oftaj en Eŭropo, sed maloftaj en la mondo, estas rondaj antaŭaj vokaloj, ekz-e la [ø] de la franca kaj germana. Nerondaj malantaŭaj vokaloj estas eĉ pli maloftaj, ekz-e la [ɯ] de la korea. Nazaj vokaloj estas specialaĵo de i.a. la franca kaj la pola.
La preleganto mem demonstros ĉiujn menciitajn sontipojn.
Neniu lingvo estas parolata unutone. En tonlingvoj (ekz-e la ĉina) oni ekspluatas la parolmelodion por distingi vortojn, do kiel vortmelodion. Sed en la ceteraj lingvoj la parolmelodio havas alian rolon, nome kiel frazmelodio (intonacio): lingva sistemaro iel simila al la gramatikaj sistemoj de nombro aŭ verba tempo.
Oni povas rekoni tri tiajn sistemojn: disapartigo, tono, kaj frazakcento. Per limindiko ni apartigas diversajn lingvajn unuojn (ekz-e subpropoziciojn, frazelementojn), simile kiel rolas en la skriba lingvo interpunkcio. Per tono ni povas indiki interalie la (ne)kompletecon de la frazo kaj nian sintenon al tio, kion ni diras. Per frazakcento ni fokusigas la atenton de la aŭskultanto al la pli grava parto de la diraĵo, indikante ĉu frazelemento estas nova aŭ jam konata.
Ĝis kiu grado la frazmelodio estas universala, do sama por ĉiuj lingvoj? Evidente, la melodioj mem sufiĉe varias de unu lingvo al alia, eĉ de unu dialekto al alia. Sed ĉu la subkuŝantaj sistemoj samas?
Kredeble la dispartiga rolo de la frazmelodio estas grandparte universala. La sistemo de tono estas parte universala (la preleganto esploros ĝuste tiun temon: ekzemple, ĉu estas vere, ke asertoj ĉiam havas falantan tonon, demandoj leviĝantan?). Sed estas evidente, ke la frazakcenta rolo malsamas en malsamaj lingvoj.
Tio gravas por Esperanto, ĉar ĝiaj parolantoj emas uzi la frazmelodion de la gepatra lingvo, supozante ke ĉiuj komprenos. Mia konsilo (aparte por angalingvanoj): ne supozu, ke viaj aŭskultantoj ĉiam kaptas ĉiun nuancon, kiun vi esprimas per la frazmelodio.