
(resumo de la prelego de Baldur Ragnarsson)
Lingvo estas la materialo de poeto. Ĉiu lingvo havas sian karakteron kaj sian tradicion, kiuj rekte influas verkadon de poezio en la koncerna lingvo. Tio validas pri Esperanto kiel pri aliaj lingvoj. Referencoj al poemo de komencanto kaj la Parnasa Gvidlibro de Kalocsay kaj Waringhien. Poeto, kiu verkas en Esperanto kaj ankaŭ en sia nacia lingvo havas la avantaĝon de komparo. Ĉar verkado de poezio estas esence persona afero pritrakto de la temo neeviteble invitas al atestoj de personaj spertoj. Efikoj de strukturaj elementoj de komparataj lingvoj estas konsiderataj, ankaŭ paradoksaj efikoj de semantikaj kaj psikologiaj baroj, kiujn devas transsalti Esperanto-poetoj en sia persona esprimado.
Baldur Ragnarsson, islandano, naskiĝis en 1930. Fakulo pri islanda kaj angla lingvoj, gimnazia instruisto, ministeria prizorganto de reviziado de la instruado de la islanda lingvo en la lernejoj kaj lerneja ĉefinspektoro de 1962 ĝis 1967, emerito post 2000. Prezidanto de Belartaj Konkursoj de UEA 1975-1985. Estrarano de UEA pri kulturo kaj edukado 1980-1986, vicprezidanto 1980-1983. Akademiano ekde 1979. Verkis poemarojn en Esperanto kaj en la islanda lingvo, eseojn kaj faklibrojn. Abunde tradukis literaturajn verkojn el la islanda. Kompleta originala verkaro en Esperanto aperis en 2007 sub la titolo La lingvo serena.