
(resumo de la prelego de Jukka Pietiläinen)
EU enketas eŭropanojn (ne nur en EU-landoj sed ankaŭ en kandidat-landoj kaj en aliaj orienteŭropaj landoj) regule pri plej diversaj temoj. Ne malofte enketoj havis demandojn pri lingvoj. La prelego analizas respondojn al demando pri du utilaj fremdaj lingvoj por lerni en jaroj 1995, 2000 kaj 2005. Plejparto el eŭropanoj opinias, ke la plej utilaj fremdaj lingvoj estas la angla, la franca kaj la germana. Lastatempa evoluo plifortigis la opinion pri la utileco de la angla super la germana kaj la franca. Tamen la opinio pri la utileco de la hispana, la rusa kaj iu alia (ofte lingvo de najbara lando aŭ oficiala lingvo de la loĝlando) restis en antaŭa nivelo aŭ eĉ ricevis pli da subteno.
La opinio pri la utileco de lingvoj varias i.a. surbaze de lingvoscio, eduko kaj profesio. Tiuj, kiuj scipovas iun lingvon kutime opinias ĝin pli utila ol tiuj, kiuj ĝin ne scipovas. La pli alte edukitaj ankaŭ tendencas opinii utilaj aliajn lingvojn ol malpli alte edukitaj. Divers-aĝaj personoj ankaŭ opinias malsamajn lingvojn utilaj. La prelego analizas kaj klarigos tiujn diferencojn kaj diskutas ilian signifon por vera lingvolernado kaj estonteco de kono de fremdaj lingvoj en Eŭropo.
Pietiläinen, Jukka: Evoluo de lingvoscio en Eŭropa Unio. Al nur-angla aŭ plurlingva Eŭropo [Development of Foreign Language Skills in the European Union: Towards an English-only or Multilingual Europe]. Language Problems and Language Planning 31:3 (2007), 257-279.
Jukka Pietiläinen estas doktoro pri sociaj sciencoj (2002, Universitato de Tampere, Finnlando). Lia esplorado temas pri Ruslanda socio kaj amaskomunikiloj, amaskomunikiloj en socio ĝenerale, internaciaj novaĵ-fluoj, kvantaj esplormetodoj en sociaj sciencoj, sociolingvistiko kaj esperantologio. Nuntempe (2007-2008) li laboras en Aleksanteri-Instituto (pri esplorado de Ruslando kaj Mez-Orienta Eŭropo) en Universitato de Helsinki. Li estas ankaŭ docento pri ĵurnalistiko en Universitato de Tampere.