
(resumo de la prelego de Hans Michael Maitzen)
La sinkompreno de la homo de nia terglobo ĉiam estis influata de perceptado de la mondo "super ni", do Suno, Luno, planedoj kaj steloj. Estis longa vojo de ekkono, ke nia Tero estas parto de la Universo, kaj ne ties centro. Sojle de la Internacia Jaro de Astronomio, proklamita de UN/UNESKO por 2009 la grava ŝtupo de la homaro en la scienca esploro de la kosma spaco per la enkonduko de la astronomia teleskopo antaŭ 400 jaroj estos omaĝata en la prelego, sed ankaŭ ties sekvoj en la mondkonceptado prilumigata. La nova pozicio de la Tero kiel grandega spacoŝipo en nia Universo kaj la futura rolo de la homaro sur ĝi en la solvado de la tutglobaj problemoj, inter alie de la energiprovizado kaj la klimata ŝanĝo, provokas la demandon pri neceso de tuthomara etiko.