Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2008 › Maŭro La Torre

Dokumentoj

KIEL SAVI LINGVO-VARIECON PER INTERLINGVA EDUKO?

(resumo de la prelego de Maŭro La Torre)

RESUMO

En multaj landaj instrusistemoj oni reformas en la direkton de drasta unulingvigo de la infanaro, kun sekvonta mondskala kultura (kaj mensa?) unuformigo.

Tamen, malgraŭ la kreskantaj migradoj, tele-kunlaboradoj, kaj vojaĝadoj, multaj homoj emas ankaŭ flegi siajn kultur-geografiajn radikojn.

En tiaj kondiĉoj ĉu penseblas novaj edukplanoj, kiuj kapablas kontentigi samtempe ambaŭ menciitajn emojn (tutmondecan kaj individu-identecan)?

Ĉu lernado de aliulaj lingvoj en si mem valoras kaj ĉu tio utilas helpe al alispecaj lernadoj?

Ĉu la lingvoj estas enhave neŭtraj komunikrimedoj aŭ ili estas iaj kulturportantoj?

Jen demandoj defiaj por la edukontoj (instruistoj kaj gepatroj) en la nuna "komunikema" socio!

BIOGRAFIETO

Maŭro La Torre, instruas al estontaj bazlernejaj instruistoj en la Tria Roma Universitato (Italujo) pri lernotaksado kaj pri komputika logiko.

Liaj sciencaj esploroj koncernas pedagogian eksperimentadon pri planlingvoj, aŭtomatan analizadon de testoj, terminologion.

Prezidinto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), nun li membras en AIS (Internacia Akademio de Sciencoj) kaj en Akademio de Esperanto.

Lasta ŝanĝo:
2008-05-27
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/IKU/08-la_torre.html