Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2008 › Maritza Gutierrez Gonzalez

Dokumentoj

Kuba metodo de alfabetigo: sociaj sekvoj en Latinameriko kaj rolo de la amaskomunikiloj

(resumo de la prelego de Maritza Gutierrez Gonzalez)

Resumo:

La noveca alfabetiga metodo kuba "Mi ja povas" baziĝas esence sur aŭdvida materialo; ĝi gajnis la internacian premion de edukado de UNESCO en la jaro 2006.

UNESCO agnoskis ke la internacie proklamita celo por redukti analfabetecon en la jaro 2015 ne realigeblas, tiel ke oni alvenos al tiu jaro kun sama kvanto da analfabetoj en la planedo.

La nova sistemo kuba faciligas solvon de universala problemo por tiuj landoj kun plej granda nombro da analfabetoj, tio estas, manko da instruantoj, eĉ por alfronti la elementan edukon; ĝi uzatas nuntempe en dudeko da landoj, inter ili, Bolivio, Haitio, Argentino, Brazilo, Venezuelo, Nikaragvo, Meksiko, Mozambiko, Salvadoro, Kolombio, Gvatemalo, Gujano, Sudafriko kaj Nov-Zelando.

Tiu laboro efektiviĝas je tutlanda skalo aŭ en lokaj unuoj tra diversaj regionoj de la koncernaj landoj, interalie, ĉe loĝlokoj de indiĝenaj etnoj, ofte forgesitaj de la edukaj programoj.

Kiun socian sekvon havas en Latinameriko la kuba alfabetiga metodo? Kian rolon ludas la amaskomunikiloj en tiu ĉi proceso? Faktoj kaj perspektivoj de ties apliko en regiono kiu serĉas sian integriĝon socian, ekonomian kaj kulturan favore al daŭripova evoluo.

Maritza Gutierrez Gonzalez

Kubanino, loĝanta en Havano. Ĵurnalistino, diplomiĝis pri ekonomiko en 1983 en la Havana Universitato. Ekstudis Esperanton en 1979. Aktivis ekde 1981 kiel esperanto-instruanto. Ekde 1985 kiel estrarano de Kuba Esperanto-Asocio. Ekde 1988 estras la esperanto-redakcion de Radio Havano Kubo. Gvidis kursojn pri tradukarto. Dum pli ol 20 jaroj okupiĝas pri tradukado. La kuba eldonejo en fremdaj lingvoj “Jose Marti” publikigis libron de krimrakontoj “La forto de l?silento” elhispanigitan en 1990. Prelegis en diversaj klerigaj eventoj tutlandaj kiel EXPOLINGUA. Kunlaboras kun pluraj esperanto-gazetoj, i.a Monato. Ekde 2006 respondecas pri la esperantlingva servo kaj retpaĝo de la kuba informagentejo ACN. UEA-estrarano en la periodo 2004-2007. Komitatano A de UEA ekde 1999. Kunordiganto de la Amerika Komisiono de UEA ekde 2007.

Lasta ŝanĝo:
2008-06-02
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/IKU/08-gutierrez.html