
(resumo de la prelego de Geoffrey Greatrex)
La prelego temos pri la bizanca historiisto Prokopio de Cezareo (Palestino), la ĉefa kaj plej bone konata verkisto de la sesa jarcento p.K. Ĉiuj modernaj priskriboj de tiu ĉi periodo ŝuldas plej multajn detalojn, ekzemple pri militoj kontraŭ Persoj, Vandaloj kaj Gotoj, sed ankaŭ pri ekonomiaj kaj personaj aferoj, al liaj verkoj. Tial, por vere kompreni la epokon, kiun multaj taksas la plej glora de la tuta bizanca imperio (324-1453), necesas adekvata analizo de liaj verkoj. Kaj jen la problemo: ili estas diversformaj kaj eĉ foje sin kontraŭdiras. Unu, la t.n. "Sekretan historion" li ne aŭdacis eldoni dum la regno de Justiniano; tial ĝi kaŝiĝis dum pluraj jarcentoj. Mia prelego pridiskutos unuflanke Prokopion kaj liajn verkojn, aliflanke pli larĝe la sesan jarcenton, kaj kiel Prokopio tiom gravas por bildigi ĉi tiun eventoplenan periodon.
Geoffrey Greatrex estas profesoro pri klasikaj studoj je la universitato de Otavo (Ottawa), Kanado, kie li instruas de post 2001. Li esperantistiĝis en 1986 kaj aktivis en JEB kaj EAB en Britio antaŭ ol transloĝiĝi al Kanado en 1998. Tie li estas estrarano de KEA kaj prezidis ĝin dum du jaroj (2004-5); li ankaŭ redaktis ĝian revuon, Lumo-n, inter 1999 kaj 2004. Profesie li diplomiĝis kaj doktoriĝis en Oksfordo (1986-1994) kaj verkas pri Prokopio kaj aliaj frubizancaj historiistoj, same kiel pri la orienta limo de la romia kaj bizanca imperioj kaj rilatoj inter Romianoj kaj Persoj.