Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2008 › Probal Dasgupta

Dokumentoj

Popola kaj malpopola posedo de la lingva riĉo: la dunormeco sub kogna lupeo

(resumo de la prelego de Probal Dasgupta)

Iuj lingvoj tre evidente, kaj multaj aliaj malpli evidente, faras distingon inter tiu facila aŭ malalta lingvonormo, kiun kapablas uzi ankaŭ la infanoj kaj la malkleraj anoj de la publiko, kaj tiu malfacila aŭ alta lingvonormo, per kiu plene funkcias la skribaj diskursoj sur la fakaj terenoj. La termino diglosio, aŭ dunormeco, indikas tiun terenan diversecon ene de ĉiu lingvo. En iuj ekstremaj kazoj, kiel la araba aŭ la greka aŭ la tamila, la alta normo tiel frape disiras de la malalta, ke ĉiuj devas eksplicite paroli pri tiu diverĝo kaj pritrakti ĝin en la pedagogia sistemo. De tiaj ekzemploj ni ricevas la terminon kaj la plej bazan kaj forman komprenon de la fenomeno diglosio. Sed postaj esploroj montris, ke la diglosio sur la nivelo de la lingva substanco estas io universala. Tiu ĉi fakto estas tre grava por la kognoscienca aliro al la lingvaj fenomenoj. Laŭ tiu aliro, aparte gravas la rilato inter la facila parto kaj la malfacila parto de la lingvoscio de ĉiu individuo, ĉar tiu lingvoscio sin ankras en la facila parto. Ni devas evoluigi socisciencan aliron, kiu donas taŭgan rolon al tiu ĉi nun esplorata kognoscienca perspektivo; la nunaj rimarkoj faras unuan kontribuon en tiu direkto.

Se ni enfokusigas la multe priskribitan kazon de la diglosia rilato inter la angla kaj la barataj lingvoj, ni trovas dividon de laboro, kiu ligas la anglan kun la eduka sistemo, precipe kun la supera eduko, kaj la baratajn lingvojn kun la emocia kaj kultura partoj de la spektro. Por preteriri tiun ĉi laŭimpresan legon de la faktoj, ni bezonas apliki al ili teorian ilaron, kiu kombinas la socilingvistikon de la diglosio kun la diferencigita leksikologio en la kadro de la genera lingvistiko. Devus ne esti seninterese al la aŭdantaro, ke en tiu ĉi teoria aliro aperas ankaŭ Esperanto kiel interleksika glosilo. La lingvo-kultivado ofte okupiĝis pri la plurlingvaj socioj, sed nesufiĉe intense pri la rolo de la diglosio en la lingvo-kultivado. Ĉi tiu prezento evoluigas la proponon, ke modernaj socioj, por kultivi la tuton de sia lingva trezoro, bezonas naĝi kun kaj ne kontraŭ la diglosio.

Biografieto

Probal Dasgupta (doktorigho 1980, nov-jorka universitato, genera sintakso) instruis la lingvistikon en Nov-Jorko, Melburno, Kolkato, Puneo, Hajderabado, kaj Esperanton en Barlastono (Britio) kaj San-Francisko. Kunredaktas "Language Problems and Language Planning". Ĉefaj verkoj "Kathaar kriyaakarmo" (1987), "The Otherness of English" (1993), "After Etymology" (2000), tradukoj de kvar romanoj en Esperanton kaj unu el Esperanto. Vicprezidanto de la Akademio de Esperanto de 2001, honora membro de la Lingvistika Societo de Usono de 2004, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio de 2007. Laboras en la Lingvistika Esplorejo en la Barata Statistika Instituto, Kolkato de 2006.

Lasta ŝanĝo:
2008-06-01
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/IKU/08-dasgupta.html