
(resumo de la prelego de Amri Wandel)
La ĉina astronomio estas unu el la du plej antikvaj (la alia estas la mezopotamia), sed certe la plej longdaŭra registrado de la ĉielo. La plej frua konata registro de suneklipso venas de Ĉinio, el la jaro 2136 aK. La ĉinaj astronomiaj observoj kovras seninterrompe preskaŭ tri jarmilojn ĝis la nuna tempo. La ĉina kalendaro aĝas preskaŭ kvar jarmilojn kaj estas, kiel la hebrea, kombinita luna kaj suna, bazita je precizaj astronomiaj observoj. Sed ĉinaj astronomoj registris ne nur la kalendarajn periodajn fenomenojn, sed ankaŭ rarajn okazaĵojn kiel kometojn kaj gasto-stelojn (novaoj), unu el kiu estas la fama supernovao de la Krabo en la jaro 1054, kiu ne estis menciita en eŭropaj fontoj. Kiam en mezepoka Eŭropo la evoluo de astronomio estis bremsita de la eklezio, ĝi floris en Ĉinio kaj sekve en Koreio kaj Japanio. En la nuna epoko de spac-esplorado Ĉinio kaj Japanio ludas gravan rolon. En la jaro 2003 Ĉinio fariĝis la tria ŝtato kiu sendis homojn en la spacon, per la spacŝipserio Ŝenzu (ĉiela ŝipo). Ĝia ambicia spacplano celas interalie konstruadon de spacstacio kaj lun-esploradon. Japanio funkciigis du el la plej sukcesaj X-radiaj satelitaj teleskopoj en la naŭdekaj - Ginga (Galaksio) kaj ASCA. Japanaj astronomoj malkovris plurajn kometojn (inter ili la fama Hyakutake). Kaj fine, la kontakto inter Japanio, Astronomio kaj Esperanto - "Nokto de la Galaksia fervojo" -konata Japana novelo, de la fama japana verkisto (kiu estis ankaŭ esperantisto kaj amatora astronomo) Kenji Miyazaŭa. Havante astronomian fonon, tiu fabelaro enkondukis astronomion por multaj japanaj gejunuloj kaj ontaj astronomoj. En ĝia filma versio la lingvo de la fantazia mondo estas Esperanto.
Israelano (1954), profesoro pri astrofiziko en la universitato de Jerusalemo. Specialisto pri aktivaj galaksioj, nigraj truoj kaj astrobiologio. Estis docento en la universitatoj de Princeton, Maryland kaj Stanford kaj gastprofesoro en UCLA. Estis gasto de Waseda universitato en Tokio kaj de Pekina Universitato. Aŭtoro de pli ol cent profesiaj kaj popularaj artikoloj pri astronomio kaj astrofiziko. Esperantujo: iama TEJO-prezidanto kaj honora prezidanto. Estis Prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo. Estrarano de UEA 1995-1998 kaj ekde 2004. Prezidanto de la LKK kaj IKU-rektoro en la UK en Tel Avivo. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1992. Profesoro de Akademio Internacia de la Sciencoj. Iniciatis la AIS-IKU kursojn kaj la IKU-libro-serion. Ofta preleganto de IKU kaj kunaŭtoro de la libro "La Kosmo kaj Ni".
Plena listo de Esperanto-verkoj kaj prelegoj en http://eo.wikipedia.org/wiki/Amri_Wandel