
(resumo de la prelego de José Antonio Vergara)
Samkiel aliaj indikiloj pri homgrupa sanstato (i.a. infana mortokvanto, memperceptitaj sano kaj bonfarto, ktp), la vivespero aŭ atendata vivodaŭro je nasko, havanta respektive en Japanujo (81,9 jaroj) kaj Siera-Leono (34 jaroj) la plej longan kaj mallongan nivelojn en la mondo, montras la ekziston de grandaj malegalecoj je sano inter la landoj kaj ankaŭ ene de diversaj unuopaj socioj. Kutime, oni emis klarigi tiujn malsimilecojn kaj ŝanĝojn de la epidemiologia profilo per elementoj tiaj, kiaj la alirebleco al medicina flegosistemo kaj izolitaj riskofaktoroj kiel gena heredo, aĝo, konduto kaj aliaj individuaj trajtoj (fumado, dikeco, sangopremo, kolesterolo-nivelo, ktp).
Tamen, dum la lastaj jaroj la esplorkampo pri populacia sano videbligis la fakton ke la frapa socia gradovario ĉe la komparado inter diversaj populacioj, kiel ekz. inter evoluintaj kaj malriĉaj landoj, rezultas el la efiko de la socia medio (edukado, laborkondiĉoj, sociaj kaj ekonomiaj rilatoj, loĝkondiĉoj, socia ekskludo, ktp) en kiu la homoj disvolviĝas.
Tiu nova perspektivo pri la sociaj determinantoj de la sano ne limigas sin al la kompreno ke la persista, eĉ pliprofundiĝanta malriĉeco en diversaj regionoj de la mondo, pro manko de bazaj vivobezonaĵoj kiel pura akvo, nutraĵo kaj vakcinoj, igas ke ekz. en Siera-Leono la mortokvanto de malpli-ol-5-jaraĝaj infanoj estas je 316 el 1000 vivnaskitoj dum en Japanujo ĝi estas apenaŭ je 5 el 1000. La naskiĝanta socia epidemiologio ankaŭ substrekas i.a. la fakton ke, krom la efiko sur la infektaj malsanoj kiuj restas precipe gravaj en la malriĉaj landoj, en aliaj pli evoluintaj socioj kun aliaj kaŭzoj de sanperdo kiel la netransdoneblaj malsanoj (hipertensio, korarteria streĉiĝo, cerbarteria ikto, kancero), la akcidentoj kaj mensosanaj problemoj (deprimo, droga kaj alkohola trouzoj, ktp), la plej grava faktoro kiu determinas la homgrupan sanstaton estas la relativa ekonomia malegaleco inter la diversaj sociaj tavoloj, kiu ju pli granda, des pli detruefika sur la sociaj interligiteco kaj solidareco, kio siaflanke kreas la kolektivajn kondiĉojn por la sanperdo (manko de fido al aliuloj, izoliteco, streĉiĝo, ktp). La Monda Organizo pri Sano ĵus starigis altrangan Komision pri la Sociaj Determinantoj de la Sano por studi kaj proponi publikajn politikojn cele al la plibonigo de la sano mondskale, per la alstrebado al socia justeco, homaj rajtoj kaj daŭropova evoluigo.
Ĉiliano (1962), kuracisto, specialiĝinta pri publika sano/epidemiologio. Laboras kiel epidemiologiisto en regiona oficejo de sialanda Ministerio pri Sano. Li aŭtoris aŭ kunaŭtoris diversajn publikaĵojn pri sia fako, en- kaj eksterlande.
E-medie li estas DM kaj komitatano de UEA, komisiito por Ameriko kaj ĝenerala sekretario de ISAE. Prelegis en IKU (Montpellier 1998) pri la aperantaj infektaj malsanoj, en la strategia forumo (UK Gotenburgo 2003) pri la dezirindeco de sciencpopulariga rolo por Esperanto, en la centjariĝa ISAE-festkonferenco (Tavoleto 2006) pri la ŝanĝiĝanta interrilato scienco-socio kaj gvidis la Kongresan temon en la UK Florenco 2006.