Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2007 › SIBAYAMA Zyuniti

Dokumentoj

Geografia Informo-Sistemo (GIS) en nia vivo

(resumo de la prelego de SIBAYAMA Zyuniti)

SIBAYAMA Zyun'iti Uzo de komputiloj etendiĝis ne nur al ciferoj kaj tekstoj, sed ankaŭ al mapoj, kiuj esprimas la teron 2-dimensie aŭ 3-dimensie, kaj la sistemo uzanta geografian informon, i.a. mapon, estas nomata Geografia Informo-Sistemo, mallonge GIS. Prezentotaj estas kelkaj aspektoj de tiu sistemo, kaj konsidero pri ties apliko al nia vivo. Jen temoj aparte traktataj.

(1) La Ter-poziciado i.a. de Terglobo-Pozicia sistemo: Kio estas esenco de terpoziciado, precipe pere de la nova, satelito-dependa sistemo, kaj kio tamen malfacilas en ĝi? Tiaj aferoj estas klarigataj.

(2) Aŭtomobila navigado: Unu el la popularaj utiligoj de Terglobo-pozicia sistemo estas aŭtomobila navigado. Sed ne nur informo el la sistemo estas uzata por aŭtoj. Kaj la mapoj uzataj por la aŭtomobila navigado devas havi specialajn ecojn, tamen kiaj? Ĉu estas aliaj sistemoj por asisti aŭtomobilan navigadon? Tiaj aferoj estas klarigataj.

Biografieto:

Naskiĝis je 1950-01-06 en Sendai, Japanio. En 1972, Finis la teknologian fakultaton de Universitato Tohoku, en Sendai, Japanio, kaj estas diplomita inĝeniero pri elektrotekniko. Laboris de 1972, ĝis nun en la elektro-kompanio Mitsubishi (Mitsubishi Electric Corporation), Japanio, ĉefe pri la utiligo de komputiloj por bildoj, desegnaĵoj, kaj lastatempe pri mapoj. Dume, en 1995-1999, laboris por la Japana Asocio por Ciferecaj Voj-Mapoj (Japan Digital Road Map Association). De 2003, unu fojon semajne lekcias pri datumbazo en Universitato Tamagaŭa, en Tokio.

Kiel esperantisto, FD de UEA pri komputila kartografio, la nuna Prezidanto de Japana Esperanto-Instituto kaj de LKK de la 92-a UK en 2007. (Retejo: http://www.hx.e-mansion.com/~sibazyun/ ).

Lasta ŝanĝo:
2007-07-02
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/IKU/07-sibayama.html