Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
starta pagho enhavo kontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojIKUprelegoj en IKU-2007 › Eugen MACKO

Dokumentoj

Orient-okcident-dialogo laŭ la pensmaniero de Heidegger

(resumo de la prelego de Eugen MACKO)

Eugen MACKOEn filozofiaj rondoj estas ĝenerale konata ke Heidegger influis nekutime intense la japanan modernan pensadon, eĉ pli intense ol la germanan. Multe da japanaj studentoj studis ĉe li en Marburgo kaj poste en Freiburgo, de kiuj estiĝis kelkaj gravaj filozofoj kaj profesoroj je la Universitato de Kyoto.

Estus interese pripensi la demandojn: kial havis Heidegger pli grandan influon en Japanio ol en Eŭropo? Ĉu la japanoj helpe de la propra tradicio pli bone komprenas la novan dialogikan kaj ontologian pensadon? Ĉu la agresiv-dialektika persvadmaniero de la eŭrop-klasika pensado malhelpas sperti la nuntempe fundamentajn problemojn de la homaro?

Por serĉi respondojn al tiuj demandoj, la prelego sekvas la dialogon de Heidegger kun lia japana studento kaj provas tiri kelkajn konsekvencojn por ankoraŭ tiam kaj nuntempe ĉiam pli aktuala kaj necesa orient-okcidenta dialogo. Kiel la japana ``nur'' studento de Heidegger post kelkaj vortŝanĝoj tuj kapablas enmergiĝi en la dialogo, kie Heidegger solvas unue la duflankan kontraŭstarecon de profesoro kaj studento kaj alie la kontraŭstarecon de du kulturoj, per la alpreno de la pozicion de la aliulo, evitante tiel la kontraŭstarecon de iu dialektika persvadarto, fluiĝinte tiel la interŝanĝon. Tion tuj kompreninte ankaŭ la studento, disvolviĝis unuece ekzempla dialogo ĝenerale inter du homoj kaj inter du tre foraj, sed fine homece tamen tre proksimaj kulturoj de la oriento kaj okcidento.

Post la ekzemplo de tiu dialogo ni devus ĝenerale pridemandi la povon kaj kapablecon nur per la eŭrop-dialektika persvad-pensmaniero dialogi, kaj montriĝas la neceseco lernante de aliaj kulturoj ripari tiun deficiton.

En la nuntempaj spertoj ĉiam pliiĝas la ekkono pri la pli rapida evoluo, kun pli granda sintez-kapableco de la orientaj kulturoj, antaŭ de la malrapidiĝinta kaj ofte stagnanta evoluo de la eŭropaj. La iama pluevoluo de diversaj eŭropaj kulturoj en dialogoj sur kaj kun aliaj kontinentoj (ekz. Ameriko) jam postlasis la aktualecon al la dialogikeco kun orientaj kulturoj.

Orient-okcident-dialogo laŭ la pensmaniero de Heidegger

Y. Yuasa diris: "Estas ĝenerale konata ke Heidegger havis grandan influon al la pensmaniero en Japanio, pli grandan ol en Germanio."

La demando estus interesa: Kial?

Mi provas serĉi kelkajn respondojn en la fama dialogo de Heidegger kun lia japana studento kaj tiel samtempe apogi mian tezon ke: "La pensado de Heidegger en sia profundeco estas nur dialogike komprenebla."

1. Por orienta pensmaniero estas, grandparte pro la influo de Budhismo, pli facile komprenebla kion Heidegger volas diri je la limo de la eŭropa idealismo kun la liberiĝo de la pensado el la ĝeno de la aĵoj.

2. La dialogo de Heidegger kun lia japana studento, estas ĝis tiam nekonata filozofie profunda dialogo inter orienta kaj okcidenta pensmaniero. Bedaŭrinde Heidegger pro lia jam tiam alta aĝo tiusence ne plu povis evolui. Sed li donis iniciadon al kelkaj postaj provoj, kiuj restis aktualaj ĝis en nia estanteco.

Biografieto:

Eŭgen Macko (1943) Germanio-Hungario-Jugoslavio. D-ro fil., dipl. ing., jogoinstruisto.

Studis konstruteknikon je la Beograda Universitato, laboris nur 3 jaron kiel konstruinĝeniero en Germanio. Tuj poste studis filozofion, internacian politikon, socipsikologion je la Munkena Universitato. Ekzercas jogon ekde la infaneco, fariĝis jogoinstruisto en Munkeno pri la normoj de la (EYU) Eŭropa Jogo Unio.

Esperantiĝis pro sia ekzistencia internacieco kaj post la sperto de la etoso en la la UK de Brajtono. Membriĝis ĉe la AIS-San Marino kaj poste fariĝis asociita docento de la Akademio. Estas estrarano de la novfondita eŭropa internacia partio EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto).

Filozofiaj verkoj en Germana lingvo, tradukita en Esperanto: "Limokaj fino de la Hegela dialektiko", "La Rosenzweiga nova pensado dela dialogiko", "La ne-dialektika ontologio de Heidegger". La laboroj estas kunigitaj en unu libro sub la titolo: "Dialogiko je la fino de la dialektiko" kaj estas havebla en la libroservo de la UEA. Diversaj recensoj, komentoj, filozofiaj, politikaj kaj socipsikaj esejoj en diversaj ĵurnaloj kaj interretaj listoj.

Lasta ŝanĝo:
2007-07-02
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/IKU/07-macko.html