
(resumo de la prelego de LEE, Chong-Yeong)
Max Weber, fama germana sociologo, diris, ke protestantisma etiko bone harmoniiĝas kun ekonomia principo de kapitalismo, kaj ĉefe pro tio la okcidentaj landoj de protestantismo ekonomie evoluis. Sed, laŭ li, la konfuceismo ne harmoniiĝas kun moderna ekonomia principo kaj malhelpis la ekonomian evoluon de Ĉinio. Sed la lastatempa ekonomia evoluo en Azio, kiu estis profunde influita de la konfucea etiko, kaj speciale en Ĉinio, indikas, ke la konfucea kulturo estas alternativo por ekonomia evoluo kaj fariĝis la bazo de la rapida ekonomia evoluo en tiuj aziaj landoj.
Nask. 1932. Koreo. Doktoro pri Komerca Ekonomiko (Kobe Univ. Japanio). Chefo de la Merkatuma Grupo de la Nutraĵo kaj Agrikultura Organizaĵo (FAO) de UN (1970-1987), Emerita profesoro de Kyongpuk Ŝtata Universitato, Koreio(1997- ). Orda Profesoro de la Akademio Scienca Internacia (2002- ). Prezidanto de UEA (1995-98), prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (1998-2001). Honora membro de UEA