
(resumo de la prelego de GOTOO Hitosi)
Inter la diversaj specoj de vortaroj, la vortaro por fremdaj lernantoj estas relative nova. La ideo pri tiaj vortaroj establiĝis en la kampo de anglalingva instruado kaj leksikografio en Japanio (kaj aliloke) dum 1920-40aj jaroj, iusence do kiel rezulto de la renkontiĝo de tipologie malsamaj lingvoj. Estas cetere notinde, ke unu el la ĉefaj figuroj en tiu iniciato, Harold E. Palmer, estis eks-esperantisto. La utileco de vortaroj por fremdaj lernantoj estas nun ĝenerale akceptata, ne nur en specife anglalingva instruado, sed ĝenerale en la kampo de dualingva instruado. Eldoniĝas multaj tiaj vortaroj diverslingvaj, ĉu unulingvaj aŭ dulingvaj.
"Esperanto-Japana Vortaro", eldonita en 2006 de Japana Esperanto-Instituto, estas provo de tiuspeca vortaro en Esperanto; ĝi celas servi por altagrada lernado kaj praktika uzado de la lingvo fare de japanlingvanoj. Kelkaj el ĝiaj karakterizaĵoj, kiuj interesos ankaŭ nejapanlingvanojn, estos prezentitaj.
Profesoro pri lingvistiko ĉe la Universitato Tohoku, Sendai, Japanio specialiĝo: historia lingvistiko pri latinidaj lingvoj, informadika lingvistiko.
Vicprezidanto de la redakta komisiono de la Esperanto-Japana Vortaro (sub JEI)
1995-2004 membro de Akademio de Esperanto
Membro de:
Lingvistika Societo de Japanio (komisionano pri informado)
Japana Societo pri Latinidaj Studoj (estrarano)
Japana Societo pri Francaj Lingvo kaj Literaturo
Japana Asocio pri Anglalingvaj Korpusaj Studoj
Societo pri latinida lingvistiko (Societe de linguistique romane;
Strasbourg)
Internacia Asocio pri Okcitanaj Studoj (Association internationale
d'etudes occitanes; Montpellier)
k.a.
Membro de la redaktaj komitatoj de: Esperantologio / Esperanto Studies (Uppsala) Corpora (Edinburgo)
Verkoj: esperante
Recenzo: Warinĝien, 1887 kaj la sekvo ... (la Revuo Orienta aprilo 1981)
Aperis kulture grava verko: Recenzo de La instruoj de Budho
(Esperanto jun. 1983)
Tendenca internacieco: Recenzo de A. Albaŭlt, Vojaĝo tra la landoj
kaj Mult-lingva glosaro pri land-nomoj (Esperanto feb. 1994)
Esperantologii aziece (Esperanto okt. 1994)
La Vortaro (la Revuo Orienta junio 2006)
La okcitana lingvo (la Revuo Orienta oktobro 2006)
Verkoj: japane
Nekrologo de G. Warinĝien (La Movado marto 1992)
Lingvistika teorio kaj lingvaj datumoj (Nihongogaku (japana
lingvistiko) aprilo 2003)
Esperanto-Japana Vortaro (JEI 2006)