Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea interneagadkampoj projektoj › verduloj

Kulturo de Paco

Militoj ekestas en la menso de homoj

Paco-politiko de la Eŭropaj Verduloj

redaktis Ernst Guelcher, Bruselo, eldonita en januaro 1999, angle;
tradukita de membroj de la Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) en la internacian lingvon Esperanto (1999).

Organizi Pacon

  1. Enkonduko
  2. Instigo
  3. Eksterlanda Civila Politiko
  4. Paco-Ordo
  5. Paco postulas malarmadon
  6. Europa Civila Paco-Korpuso, ECPK
  7. Kion atingis la Verduloj
  8. Kion celas la Verduloj

1. Enkonduko

Se vi ŝatas pacon, organizu la pacon. Paco estas tro grava por lasi ĝin al la sekreta decidofarado de registaroj. La Verduloj postulas ke la Europa Unio (EU) fortigu sian Komunan Eksterlandan kaj Sekurecan Politikon (KESP), pri kiu ĝi devas esti respondeca plene al la Europa Parlamento (EP).

La EU ne (plu) havas malamikojn. Ĝiaj membroj estas demokratioj, kiuj promesis ne endanĝerigi unu la alian aŭ iun trian. Pro tio ĝi estas libera kurbiĝi al nova tipo de sekureco-politiko gvidata de civilaj principoj — tio signifas en la perspektivo de perado kaj pacema konflikt-preventado. La Verduloj postulas novan sekureco-kadron surbaze de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj de la Organizo por Sekureco kaj Kooperado en Europo (OSKE) kiu ampleksu ĉiujn eŭropajn ŝtatojn.

La Verduloj postulas la abolon de nukleaj armiloj komencante per la francaj kaj britaj armilaroj, per la redukto de armeaj buĝetoj kaj per la rigora kontrolado de la armil-komerco.

Por substreki la ŝoviĝon for de la malnovaj armeaj konceptoj de sekureco, la Verduloj postulas la starigon de Europa Civila Paco-Korpuso (ECPK).

2. Vekiĝu — Kaptu la Momenton

La EU estas — ek de ĝia fondo — modelo por la paco-konstruado. Antaŭaj malamikoj decidis submeti siajn longedaŭrajn konfliktojn pere de politika dialogo kaj pacema kunlaborado anstataŭ milita forto. Ĉi tiu koncepto bone funkciis. Tamen, ĝi baziĝis sur la protekto fare de nukleaj potencoj kaj sur ekstera danĝero. Je la fino de la Malvarma Milito ĝi devas montri sian realan valoron. La danĝero de nuklea milito en Europo ŝanĝigis — nuntempe — al perfortaj konfliktoj ene de pluraj ŝtatoj.

Bosnio kaj Kosovo estas minacantaj ekzemploj de daŭra bezono je eŭropa paco-tenado. Sed EU ne kaptas ĉi tiun historian ŝancon por demokrata paco en Europo. La potencialo je decida KESP estas malhelpata de naciaj interesoj de la membro-ŝtatoj. Rezulte de tio EU restas dependa je NATO, kiu desegnas novajn divido-liniojn tra Europo. Sekureco restas milita afero. Miloj da homoj elradikiĝintaj pere de tia konflikto-solvado serĉas rifuĝejon en EU, kaj ili estas rigardataj minaco al ĝia interna sekureco. Kaj neniuj penoj estis faritaj por komenci je la eŭropa nuklea kaj konvencia malarmado. La paco-modelo de EU estas en serioza risko, se ni ne kaptas la momenton por instali KESP-on kiu preventas kaj solvas konfliktojn pere de civilaj rimedoj kaj ne apogas sin nur al milita intervenado.

3. Eksterlanda Civila EU-Politiko — indiko de forteco.

Iuj politikistoj celas ke la Okcidenta Europa Unio (OEU) fariĝu la armea flanko de la Komuna Eksterlanda kaj Sekureca Politiko (KESP) de EU — por ke tiu 'havu dentojn' (havu pli akran reagpovon). La Verduloj opinias ke la malo veras. Tia EU-a eksterlanda politiko, kia fidas al militaj rimedoj, malakordiĝas kun la valoroj sur kiuj estas bazataj la stabileco kaj sekureco ene de la EU. Malkohereco gvidas al malforteco, kohereco gvidas al forteco. Tial la Verduloj postulas, ke EU faru KESP-on koheran kiu spegulos la internajn politikajn principojn de EU kaj aplikas ilin al siaj eksteraj rilatoj. KESP bazata sur civilaj rimedoj donas la prioritaton al kunlaborado, diplomateco, civila intervenado, mediacio kaj konstruado de la demokratio. Tia politiko estus plene travidebla kaj respondeca al la Europa Parlamento. Ĝi inkludas NRO-ojn kaj partoprenigas civitanojn aktive konstrui kaj teni pacon. Klara sinturniĝo al civilaj rimedoj ankaŭ helpus venki la stagnadon de la KESP-evoluo, kiu suferas pro konkurenco al jam ekzistantaj militaj aliancoj kiel NATO.

4. Paco-Ordo

Paco devas esti organizata, unuarange je la eŭropa nivelo. La Verduloj postulas malfermitan kaj travideblan sekureco-arkitekturon por tuta Europo. Ĉi tiu Europa Paco-Ordo devas fiksi la prioritaton al la preventado de konflikt-eskalado kaj al pacema redukto de la disputoj. NATO kaj OEU estas malbone preparitaj al ĉi tiuj taskoj. Oni komprenas ilin kiel militajn aliancojn. Sed sekureco ne plu povas esti difinata unuarange en militaj konceptoj. La ampleksigo de NATO ne estas la ĝusta paŝo al konflikt-solvado en Europo. Ĝi konfirmas la kredon je militaraj solvoj en la nov-establitaj demokratioj de Orienta Europo kaj ĝi kreas novajn limojn en Europo. Tial ĝi bredas konfliktojn anstataŭ solvojn.

La Verduloj proponas la starigon de kunlabora sekureco-strukturo bazita je la OSKE. La OSKE estas la sola kadro kiu estas malfermita al membreco por ĉiuj demokrataj eŭropaj ŝtatoj kaj estas agnoskita de UN kiel ĝia regiona sekureco-sistemo. La OSKE devas esti provizata per efikaj rimedoj por sekurigi pacon en Europo. Tio implikas, ke naciaj militaj armeoj devus esti dungataj en paco-tenadaj misioj nur surbaze de la mandato kaj sub la kontrolo de UN aŭ OSKE.

5. Paco postulas malarmadon

Armiloj gvidas nin al konfliktoj, ne al solvoj. Malaltigo de la niveloj de naciaj armilaroj estas esenca kondiĉo por paca solvo de konfliktoj. La Verduloj subtenas ĉiujn rimedojn kiuj gvidas al malarmado kaj kontrolo de produktado kaj komerco de armiloj, kiel ekzemple: la malaltigon de armeo-buĝetoj, la konverton de la armil-industrio, la malpermeson de grundminoj ĉiuspecaj kaj la konduto-principojn kiuj malebligas eksportadon de armiloj al mistraktantoj de homaj rajtoj kaj en konflikt-havajn regionojn. La Verduloj postulas specife ke EU planu programojn kiuj malpermesas la rekrutadon de infan-soldatoj, subtenas tergloban kampanjon kontraŭ la disvastigo de pafiloj kaj mitraloj, kaj la tutmondan forigon de grundminoj kaj reintegriĝon de mino-viktimoj.

Nuklea malarmado estas daŭrigenda. Miloj da nukleaj armiloj ankoraŭ ostaĝigas la homaron. Nukleaj proveksplodoj en Hindio kaj Pakistano montras ke nuklea disvastigo apenaŭ haltas. Sed mondo libera de nukleaj armiloj estas celo pli kaj pli reala. La Internacia Kortumo de Justeco juĝis ke la uzo de nukleaj armiloj estas rompo de la internacia homara leĝaro. Estas ratifita jam la Tutampleksa Traktato Pri Malpermeso de Proveksplodoj. La tiel nomataj "Grandpotencaj Shtatoj komencas pritrakti la trian fazon de malmultigo de iliaj strategiaj raketoj. Nun estas la ĝusta tempo por forta mesaĝo el Europo. La Verduloj postulas la abolion de nukleaj armilaroj kaj britaj kaj francaj. La Verduloj ankaŭ urĝe postulas la forigon de ĉiuj nukleaj armiloj, kiuj postrestis ankoraŭ sur la Europa tereno, kaj plie, ke NATO rezignas entute la arkaikan principon de "Unua Bato" pere de nukleaj armiloj.

6. Europa Civila Paco-Korpuso, ECPK

La daŭrantaj perfortaj konfliktoj en la estinta Jugoslavio montras la limojn de politiko de apeloj, de diplomatio kaj de humaneca helpo de Europa Unio. Sed ili montras ankaŭ la limojn de eksterlanda armea interveno. La problemo estas la abismo inter tiuj agoformoj. Kvankvam ambaŭ eble estas bezonataj en unu punkto aŭ la alia kiam konfliktoj evoluas, ili estas tro malproksimaj unu de la alia por apogi unu la alian je la konfliktsolvado. Ni bezonas urĝe komplementajn agado-instrumentojn. Necesas superponti la abismon inter apelo al la militkomandantoj unuflanke kaj aliflanke sendo de soldatoj kiel lasta eliro, por fari ambaŭ efikaj.

La Verduloj estis la unua grupo en la Europa Parlamento kiuj, ekde 1995, stimulis la koncepton de Europa Civila Paco-Korpuso (ECPK). ECPK celas esti unu de la iloj de la Europa Unio por interveni en la kadro de ĝia ekstera politiko je la civila nivelo en konfliktojn antaŭ ol ili evoluas en malkaŝan perforton kaj post kiam armilripozo estas re-instalita. En situacioj de daŭrantaj bataloj, la ECPK devas atendi aŭ retiriĝi. La ECPK devus esti pretigata kaj fondata kiel brigado de Europa Unio de talentaj kaj trejnitaj senarmitaj profesiuloj sub la Europa Komisiono, kaj esti sendata sub peto de UN aŭ OSKE. Sendado povus ampleksi kelkajn cent ĝis plurajn milojn laŭ la bezonoj kaj la periodo de la agado.

La taskoj de la ECPE, la plej multaj el ili je tipe civila karaktero, devus esti:

Tiuj taskoj devus esti entreprenataj en intima kunlaboro kun lokaj grupoj kaj loke aktivaj internaciaj organizaĵoj de interhoma helpo kaj konflikt-evitado. La trejnado por tiuj taskoj estos farata en la ĝenerala nivelo kaj en la nivelo de la specifa agado-situacio. La Verduloj emfazas ke tiu trejnado kondukos al tre diferencaj kapabloj kiel tiu de la trupoj kiu estos eble parto de la pacgardantaj fortoj aŭ polico en la sama regiono en la sama momento.

La Europa Parlamento devus esti envolvata plene en la planado de la ECPK kaj regule informata pri ĝiaj aktivecoj.

7. Kion atingis la Verduloj.

La Verdula propono por ECPK estis akceptita de la EP kaj estos prezentata al la Europa Konsilio kun la postulo instali pilot-projekton.

8. Kion celas la Verduloj?

La Verduloj postulas Komunan Eksterlandan kaj Sekurecan Politikon (KESP) bazita sur anticipa konflikt-preventado pere de pacemaj rimedoj, en plena kunlaboro kun la Organizo por Sekureco kaj kunlaborado en Euhropo (OSKE) aŭ la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj en plena respondeco al la EP. En tiu ĉi perspektivo la Verduloj postulas:

Adresaro: En la Eŭropa Parlamento

Verdaj membroj en la Komitato pri Eksterlandaj Aferoj / Subkomitato pri Paco kaj Malarmado:
Magda Aelvoet (kunordiganto), tel:+32 2 2845143
maelvoet@europarl.eu.int
Konsilistoj:
Ernst Guelcher, tel: 0032 2 2843613
eguelcher@europarl.eu.int
Paolo Bergamaschi, tel: 0032 2 2842019
pbergamaschi@europarl.eu.int

NeRegistaraj Organizoj:

Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
Sekretario: Manfred Westermayer
Kandelstr. 62, DE-79194 GUNDELFINGEN
M.Westermayer@3Landboh.comlink.apc.org
TTT-paĝoj

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/agadoj/projektoj/verduloj.html