
Ĝi estas loko, kie renkontiĝas dekoj da lernejaj klasoj el ĉiuj mondopartoj. Tia "lernejo" ne estas vere ekzistanta domo, sed interreta ejo, kie tamen veraj geknaboj kunlaboras.
Li estis granda vojaĝ-esploristo, kiu grimpis montegojn, vizitis ĝangalajn tribojn, ekkonis popolojn de foraj regionoj.
Je lia memoro la kunlaborantaj klasgrupoj interŝŝanĝas dokumentajn materialojn (ludilojn, infangazetojn, sonbendojn, fotojn, desegnojn, ...), por kompari siajn vivmanierojn kaj vivmediojn, por konigi siajn problemojn.
Se vi volas vidi de pli proksime, kion oni faras en la kvazaŭlernejo, vizitu ĝin tuj. Por eniri ĝin, iru al la lerneja fasado, kaj alklaku la eniran pordegon! En la Informejo vi trovos informilojn en pluraj lingvoj.
Se vi interesiĝas pri eventuala partopreno en la lerneja laboro - ĉu kiel klasano, ĉu kiel instruisto aŭ kunlaboremulo - bonvolu kontakti nin tra nia Sekretariejo.
La kvazaŭ-lernejestro