
Petro Chrdle, UEA-komisiito pri KEC
A) Kio estas Kultura Esperanto-Centro? Unue, antaŭ ol povi paroli pri KEC aŭ listigi ilin necesas ja akcepti iun difinon prian.
Verŝajne pli simplos difini, kion ni (aŭ almenaŭ mi) NE komprenas kiel KEC:
1. Do ne estas KEC universitato, lernejo aŭ ajna simila institucio (ĉu profesia, ĉu amatora)., kiu okupiĝas pri instruado de Esperanto.
2. Landa E-Asocio, loka E-klubo, faka E-Asocio, kiu kunvenadas en iu ejo por esperantumi, havas siajn programojn, ofte agadas simile kiel KEC, sed kies agado apartenas al tiu kategorio, kiun ni nomas "landa agado" aŭ "faka agado"
3. Eldonejo aŭ libroservo, kiu okupiĝas nur pri la eldonado kaj/aŭ disvastigado de E- literaturo. Kvankam mi komprenas literaturon neevitebla parto de kulturo, ja por povi esti nomata "centro" ĝi estu ne nur produktejo, resp. vendejo de libroj, sed ankaŭ almenaŭ de tempo al tempa aranĝanto de kulturaj eventoj, eble kunigitaj kun la literaturo.
4. Ankaŭ ne interreta TTT-paĝo, sendepende de tio, ĝis kiu grado ĝi okupiĝas pri la E-kulturo.
Kio do estas KEC? Mi ne kuraĝas proponi la difinon, sed petas vin ĉiujn proponi iun laŭ via kompreno. Ankaŭ mi faros. Kaj sekve ni strebu veni kolektive al iu ĝenerale akceptebla difino.
B) Trarigardo de ekzistantaj KEC, pri kiuj mi konscias (sendepende de tio, ĉu ili estas iel ligitaj al UEA aŭ al alia jure ekzistanta E-Asocio, ĉu al jure ekzistanta neesperantista organizaĵo aŭ ĉu ĝi havas kompletan juran memstarecon). Mi petas vin se eble rapide trovi vian KCE kaj kontroli, ĉu ĉiuj indikoj estas en ordo, eventuale sendi al mi aktualigon, ke mi povu baldaŭ aperigi jam aktuale validan liston de kulturaj E-centroj.
Internacia Esperanto-Muzeo Hofburg,
Michaeler Kuppel, AT-1010 WIEN;
Tel.: (01) 53 55 145
rete: mayer@grill.onb.ac.at
Direktoro Herbert Mayer.
Muzeo kaj profesie prizorgata libraro kun elektronika katalogo kun Esperanto
kiel serĉlingvo.
Esperanto-paradizo
Dresdnerstr 126/31, AT-1200 WIEN
Tel.: +43 664 59 69
Gvidanto: Amir Mirjavadi
Esperanto-domo de Antwerpeno
Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Tel.: (03) 234 3400
rete: esperanto@fel.esperanto.be
Esperantista Domo de Kulturo str. Sv. Kliment EK-3, BG-7200 RAZGRAD;
Tel.: +359-84-32694
rete: esperanto_razgrad@mail.bg
KAVA-PECH, Kongresa kaj kleriga entrepreno de Petro Chrdle Anglicka
878, CZ-252 29 DOBRICHOVICE;
Tel.: (02) 5771 22 01 Fakso: (02) 5771 21 26
rete: info@kava-pech.cz Petro Chrdle
Eldonas lernilojn kaj fakan literaturon; aranĝas kongresojn, konferencojn,
seminariojn, kolokvojn; disvastigas informojn pri Esperanto.
Pensiono Espero por handikapuloj kaj ĉaretuloj Pensiono Espero,
CZ-294 12 SKOKOVY;
Tel.: (0329) 789 505
Direktoro: D-ro Josef Hradil.
Organizas resanigajn restadojn, seminariojn, kunvenojn - precipe por
esperantistoj-handikapuloj.
Somera Esperanto-Tendaro Lanĉov Hartmannova 1128, CZ-674 01
TREBIC;
Tel. (618) 21 909
rete: podhradska@volny.cz (ne dum
la julio/aŭgusto) Respondeculo: s-ro Pavel Sittauer. Organizanto
de la Esperanto-tendaro dum julio-aŭgusto kun lingvaj kursoj (kaj de
Esperanto, kaj de naciaj lingvoj: la angla, la germana, la franca) dusemajnaj.
Religia kaj Turisma Domo Mere 83-3, EE-45501 VOSU;
Tel.: (32) 38 114 (hejmo), (32) 38 572 (ofic.)
Respondeculo: s-ro August Kilk.
Organizas kursojn, gvidas religian kaj turisman domon en Esperanto kaj
aliaj lingvoj.
Kulturdomo de Esperanto Kastelo Gresillon, FR-49150 BAUGE;
Tel.: 02 41 89 10 34 Fakso: 02 41 82 55 22,
rete: kastelo.gresillon@free.fr
Respondeculo: Henri Boyet
Organizas aŭ gastigas kursojn, prelegojn, distraĵojn kaj ekskursojn,
disponigas, krom ĉambroj, bibliotekon, libroservon kaj butikon.
Esperanto-Centro La Kvinpetalo Rue du Lavoir, FR-86410 BOURESSE;
Tel.+ fakso: +33 (0)5 49 42 80 74
rete: kvinpetalo@club-internet.fr
Organizas staĝojn pri lingvo-instruado, preparadon por ekzamenoj.
Interkultura Centro Herzberg (ICH) Grubenhagenstr. 6, DE-37412 HERZBERG - la Esperanto-urbo;
Tel.: +49(0)5521-5983 Fakso: -5983
rete: esperanto-zentrum@web.de Petro Zilvar
Organizas kursojn, ekzamenojn, klerigajn, kulturajn kaj infanajn aranĝojn; biblioteko, arkivo, muzeo, tranoktejo; kunlaboro kun oficialaj instancoj de la Esperanto-urbo.
Esperanto-Domo en Budapeŝto str. Leiningen 4, HU- BUDAPEST
XIX; Respondeculo: Szilvasi Laszlo
Tel.: (01) 2828885 Fakso:
rete: szilvasi@eventoj.hu
Esperanto-centro kun modernaj komputiloj, printiloj, faksiloj, datenbazoj,
ĝi ebligas al ĉiuj agemuloj labori por Esperanto.
Esperanto-domo en Jacugatake Aza Singenbara 1897-1, Ooaza Koarama,
Nagasaka-tyo, Kitakoma-gun 408 Respondeculo: s-ino Murata Kazuyo Tel./fakso:
(0551) 32 7335
rete: jei@mre.biglobe.ne.jp
Kultura Esperanto-Centro Seulo
rete: esperant@unitel.co.kr
Direktoro: Lee Jung-Kee
Internacia Kultura Servo pp/pk 499, Bozidara Magovca bb, Travno,
HR-10010 ZAGREB;
Tel.: (1) 66 01 626 Fakso: (1) 66 01 619
rete: mcuk-iks@zg.tel.hr
Peras kulturajn rilatojn per Esperanto, organizas Pupteatran Internacian
Festivalon, popularigas Esperantan kaj kroatan kulturojn, disvastigas la
Zagreban Metodon.
Esperanto-domo Kostrena Kostrena Sodici 3
Tel.: (051) 51 289 478
rete: si-rijeke@ri.tel.hr
Internacia Esperanto-Instituto Riouwstraat 172, NL-2585 HW DEN
HAAG;
Tel.: (070) 355 66 77 Fakso: (070) 359 44 22
rete: cseh@iei.nl
Edukas instruistojn por la Cseh-metoda instruado, vendas brokantaĵojn,
malnovajn Esperanto-revuojn, raraĵojn.
Internaci Studumo pri Turismo kaj Kulturo str. M. Sklodowskiej-Curie
10, PL-85-094 BYDGOSZCZ;
Tel.: (52) 341 57 44 Fakso: (52) 346 00 82
rete: turismo@bydg.pdi.net
Organizas kursojn por personoj kun minimume meznivela eduko por akiri
la kvalifikojn de Esperanto-kursgvidantoj, gvidantoj de porinfanaj aranĝoj,
internaciaj vojaĝ-gvidantoj, organizantoj de turismo; preparas por
la kvalifikoj de profesia Esperanto-instruisto, de specialisto pri internacia
turismo, diplomita turisma ĉiĉerono. Kunlaboras kun AIS.
Inter-Kulturo Besednjakova 1, SI-2000 MARIBOR; Tel.+ fakso: (062)
100 669
rete: "Zlatko Tisljar" zlatko.tisljar@siol.net
Direktoro Zlatko Tisljar.
Eldonas Esperantajn librojn kaj lernilojn; organizas publikajn tribunojn,
seminariojn, konferencojn kaj kongresojn; ellaboras projektojn por peti
financadon de EU-fondaĵoj.
Esperanto Garden (Esperanto-Domo en Lesjofors) SE-680 96 LESJOFORS;
Tel.: (0590) 609 09 Fakso: (0590) 303 09
rete: egarden@esperanto.se Respondeculoj:
Bengt Nordiof, Lennart Svensson
Organizas kursojn, seminariojn kaj renkontiĝojn.
Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia C. P.
5038, CH-2305 LA CHAUX-DE-FONDS;
Tel.: (032) 967 68 31 Fakso: (032) 967 68 29
Aktivisto C. Gacond. Fako de la Urba Biblioteko kun pli ol 20 mil bibliografiaj
unuoj, unu el la plej kompletaj en la mondo pri interlingvistiko.
Kultura Centro Esperantista CP 311, CH-2301 LA CHAUX-DE-FONDS;
Tel.: (032) 92 67 407
rete: kce.esperanto@bluewin.ch
Organizas la semajnfinajn kursojn por komencantoj, la dum-semajnajn por
progresintoj kaj korespondajn por komencantoj; libroservo.
Tietti-Instituto de Esperanto en Togolando (TIETO) B. P. 13169,
LOME;
rete: esp.togo@cafe.tg
Organizas kursojn surlokajn kaj korespondajn precipe por la togolandaj
esperantistoj; organizas seminariojn por kurs- kaj klub-gvidantoj; preparoj
por la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI.