
La bazo de la ILEI/UEA-ekzamenoj estas la instruprogramoj de ILEI/UEA, kiuj resume estas jenaj:
a. Edukaj celoj
Ĝenerala humanisma klerigo, interkompreniĝo inter la homoj, kultura interŝanĝo pere de Esperanto kiel kulturponto.
b. Instruaj celoj
Atingo de kapabloj uzi la lingvon, interalie baze de:
Sekve kaj pli detale estas prezentataj la postuloj por la elementa ekzameno kaj la meza kune. Ĉe kelkaj punktoj aperas la litero M, per kiu estas indikitaj tiuj partoj, kiuj koncernas nur la mezan ekzamenon, partoj sen indiko koncernas ambaŭ. Tio ne signifas, ke ĉiu gramatikaĵo sen indiko estos nepre specife testata meznivele, sed ke oni jam supozas regon de tiu punkto kaj eraro tiukampa ie ajn en la ekzameno estos kalkulita tia.
1. Akuzativo
Oni povas atendi testadon de jenaj kazoj:
a. Petro spektis filmon. (rekta objekto)
b Venu ĉi tien! (direkto)
c. Ni renkontiĝos la sesan de septembro. Ni vojaĝis du horojn. (tempopunkto kaj anstataŭo de prepozicio)
ĉ. La torto, kiun mi manĝis, estis tre bongusta. (rilativa pronomo en akuzativo)
d. Ili aĉetos ĉion por la festo: ŝinkon, ĉampanon, kandelojn... (en listigoj)
e. Oni traktis lin kiel krimulon. (post subjunkcio) (M)
f. Paŭlo donis al mi diskon anstataŭ libron. (post prepozicioj) (M)
g. La arbo estas kvar metrojn alta. (dimensio) (M)
ĝ. Ili promenis du horojn. (tempomezuro) (M)
2. Prepozicioj
La uzo de prepozicioj estas testata speciale en la elementa nivelo kaj la atento estas direktita al la scio de ĉiuj prepozicioj, la kapablo uzi ilin en la ĝusta kunteksto kaj al ĝusta distingo en la uzo de jenaj paroj:
per/kun, pro/ por, da/de, por/po.3. Transitiveco de verboj
La transitiveco de verboj estas testata ambaŭnivele, ĉefe por la tasko asigni `-ig-' kaj `-iĝ-' ĝuste. Testataj kazoj estas:
a. IG kaj IĜ kun adjektivaj radikoj: ruĝigi-ruĝiĝi
b. IG kaj IĜ kun substantivaj radikoj: soldatigi, soldatiĝi
c. IG kaj IĜ kun prepozicioj: aligi-aliĝi
ĉ. IG kaj IĜ kun substantivo kaj prepozicio: subakvigi-subakviĝi
d. IĜ kun transitivaj verboj: fermiĝi
e. IG kun netransitivaj verboj: paroligi
f. IĜ kun netransitivaj verboj: stariĝi
g. IĜ en specialaj kazoj: interesiĝi, troviĝi
ĝ. IG kun transitivaj verboj: riparigi (M)
h. IG, IĜ aŭ ilia foresto en tiklaj kazoj: urĝi, loki, diplomiĝi (M)
4. Korelativoj
La ĝusta uzo de la vortoj de la korelativa tabelo estas testata ĉefe je la elementa nivelo kaj la testado antaŭvidas kontrolon de la diversaj korelativoj nur konsiderante ties kvaliton (demanda, montra, ktp) aŭ ties morfologion (pronomoj, adverboj, ktp) aŭ la kombinon de ambaŭ. Estas kontrolado ankaŭ de la uzo de `kiu' kiel rilativo (La hundo, kiun mi vidis) kaj de `kiu/kio' en ties rilativa ftmkcio en la meza nivelo (Li batis la hundon, kio mirigis min. Li batis la hundon, kiu mordis min).
5. Participoj
De la kandidatoj por la elementa nivelo estas atendata la kapablo lege kaj aŭde kompreni la uzon de participoj kaj la kapablon uzi ilin en simplaj kazoj (prezidanto, preleganto, ktp). En tiu nivelo la testo ne celas ilin specife, sed se la kandidato memvole uzas participojn en skriba aŭ parola tasko oni atendas ĝustajn formojn.
Participoj estos specife testataj meznivele, sed nur en kuntekstoj, kie la elektenda formo estas eksterduba. La tasko konsistos, ĝenerale, en aldono de la konvenaj finaĵoj kaj, ekzemple, la postulo povas esti transformi verbon en aktiva voĉo en pasivan voĉon (Petro legas libron -> La libro estas legata de Petro) kaj/aŭ inverse.
6. Refleksivoj
Ĉi tiu gramatikaĵo estas testata nur meznivele en jenaj kazoj:
a.
La barbiro razis sian barbon. (la propran)La barbiro razis lian barbon. (tiun de iu alia)La barbiro razis iliajn barbojn. (tiujn de aliaj)La barbiro petas la dungiton razi sian/lian barbon. (sian = tiun de la barbiro, lian = tiun de la dungito)
b. Ne-uzado kiel parto de la subjekto: La barbiro kaj lia dungito razas bone.
c. Uzado nur kun la tria persono: La barbiro razas vian barbon.
7. Afiksoj
La afiksa sistemo estas testata ĉefe en la elementa nivelo, sed konon de kelkaj oni postulas nur meze.
Jen listo de nepre konendaj elementnivele:
Prefiksoj: bo-, ek-, eks-, ge-, mal-, re-.
Sufiksoj: -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ant-, -ar-, -ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -er-, -et-, -ig-, -iĝ-, -il-, -in-, -ind-, -int-,-ist-, -on-, -ont-, -uj-, -ul-.
Aldone al tiu listo, la kandidatoj por la meza nivelo devas havi konojn pri la sekvaj prefiksoj: fi-, pra-, retro-; kaj pri jenaj sufiksoj: -at-, -ĉj-, -end-, -esk-, -ism-, -it-, -iv-, -nj-, -obl-, -op-, -ot-, -oz-, -um-. Se elementnivela kandidato memvole uzas tiujn lastajn, la ekzamena komisiono postulas ĝustan uzon.
8. Leksiko
Tion oni specife testas ĉefe en la meza nivelo. Por koni specife la postulon, bv vidi la meznivelan specimenan teston. En la elementa nivelo la atendo estas la aktiva kapablo uzi almenaŭ 800 morfemojn (radikojn, afiksojn, tabelvortojn kaj finaĵojn) kaj kompreni 1200. Meznivele la postulo estas 1400 kaj 2000 morfemoj respektive.
9. Miksita testo
Ĝi funkcias meznivele kaj celas kombini la supre menciitajn punktojn kaj aldoni pliajn taskojn, kiuj inkluzivas:
a. uzon de la subjunkcio ke;
b. distingon inter uzo de adjektivo kaj adverbo;
c. pozitivan, komparativan kaj superlativan gradojn de la adjektivoj;
ĉ. uzon de numeraloj;
d. uzon de la difinita artikolo;
e. utiligon de jenaj bazaj adverboj: almenaŭ, apenaŭ, jam, ĵus, kvazaŭ, pli, plu, tre, tro, tuj;
f. konon de la konjunkcioj: aŭ, do, nek, sed, tamen, ktp;
g. utiligon de la subjunkcioj: ĉar, dum, ĝis;
ĝ. uzon de la strukturoj aŭ...aŭ, ĉu...ĉu, nek...nek, ju pli...des pli;
h. uzon de la kondicionala kaj volitiva modoj;
h. utiligon de specialaj parolturnoj por esprimi kaŭzon: pro tio, ke; tial, ke.
1. Lega kompreno
En la elementa nivelo la kandidato ricevas tekston, kies amplekso estas proksimume 250 vortoj. La enhavo estas popularscienca aŭ literatura kaj estas deko da demandoj bazitaj surĝi, kiuj celas eltiri informojn prezentitajn en la teksto.
En la meza nivelo la teksto ampleksas 300 ĝis 400 vortojn kaj estas iom pli specife literatura aŭ scienca, sen esti rekte faka. La demandaro inkluzivas kelkajn, kiuj devigas la kandidaton fari supozojn, analizojn aŭ komparojn kaj uzi frazojn ne tireblajn el la teksto mem.
Ambaŭkaze la rekomendo estas dediĉi 40 ĝis 45 minutojn al ĉi tiu tasko.
2. Diktaĵo
Unu el la ekzamenantoj legas proksimume 100-vortan tekston enhavantan ĉiujn Esperantajn literojn, kiun la kandidatoj devas ĝuste skribi. Ci tiu kapablo estas testata nur en la elementa nivelo.
3. Eseo
La kandidato devas elekti inter kvar temoj, el kiuj du temas pri Esperanto, du ne nepre pri ĝi, du estas pli specifaj, kaj du tre ĝeneralaj.
En la elementa nivelo la postulo estas minimume 400 vortoj, en la meza 600. Por ĉi tiu tasko la disponebla tempo estas 45 kaj 60 minutoj en la elementa kaj meza niveloj respektive.
Rilate la kriteriojn por kalkuli poentojn, bv. vin turni al la paĝoj pri specimenaj ekzamenoj en ĉi tiu Gvidlibro.
4. Aŭskulta kompreno
La kapablo aŭskulti estas testata skribe laŭ du diversaj vojoj. Unue la kandidato devas aŭskulti tekston kaj respondi anticipe donitajn demandojn pri ĝi. Sekvas dua parto de la sama aŭ samtema teksto, kiu estas resumenda ĝis proksimume 60% de ĝia originala longeco.
5. Kulturaj konoj
La kulturaj konoj estas testataj skribe. La ekzamenantoj atendas, ke la kandidatoj posedu sciojn pri la historio, organizo, aplikado kaj literaturo de Esperanto.
La kandidatoj ekzameniĝas unuope kaj private antaŭ tripersona ekzamenantaro. Ne nur parolado, sed konversacia kapablo gravas. La devoj pri la klarigo de la bildstrio estas prezentitaj en la specimenoj, kie estas ankaŭ difinoj pri la gamo de temoj kaj kondiĉoj pri la interparolado.
Ankaŭ la pri-Esperanta scio estas testata en ĉi tiu momento per malmultaj demandoj, lastmomente elektitaj el vasta listo tiucela. La ekzamenantoj serĉas pruvojn, ke la kandidato legis kelkajn (M: plurajn) Esperantajn librojn kaj posedas bazajn (M: mezajn) sciojn pri la historio, organizo, aplikado kaj literaturo de la lingvo.
Kvankam la ekzameno ne povas testi ĉion deziratan en ĉi tiu kampo, jen resuma listigo pri la postulata scio en la meza nivelo:
Historio de la internacia lingvo
a. Internaciaj lingvoj dum jarcentoj: pazigrafioj, aprioraj kaj aposterioraj.
b. Genezo de la lingvo Esperanto kaj ĝia evoluo.
c. Lingva komitato (1905-1948), Akademio de Esperanto (1908-) kaj ĝiaj Sekcioj.
Historio de la Esperanto-movado
a. La unua jardeko (1887-1897): eldonado de lernolibroj, unuaj societoj, E-revuoj, la voĉdonadoj de 1894.
b. La periodo ĝis 1914: rolo de la svedaj, francaj, rusaj esperantistoj, la unua Universala Kongreso, Bulonja Deklaracio, skismo, Ido, UEA.
c. La intermilita periodo: disvastigo de la agadkampoj, teknikaj kaj fakaj konferencoj, fondo de novaj E-organizaĵoj, rezolucio de la Ligo de Nacioj (1924).
ĉ. Postmilita periodo: Pliriĉiĝo de kongresaj programoj, kunlaboro kun Unesko kaj aliaj organizaĵoj. Montevideo (1954).
Historio de la Esperanto-literaturo
a. La unua periodo: ZAMENHOF, GRABOWSKI, BEIN, la franca influo, de BEAUFRONT, BOURLET, BOIRAC, VALLIENNE, PRIVAT (agado kaj verkaro) kaj la tradukita literaturo.
b. La intermilitaj jaroj: germana skolo; hungara skolo: BAGHY, KALOCSAY, kolektivaj verkoj: Parnasa Gvidlibro, Plena Gramatiko, Enciklopedio; franca skolo: SCHWARTZ, WARINGHIEN; brita skolo: BUTLER, WARDEN; ENGHOLM, FORGE, DEŜKIN, LANTI, MIĤALSKI, DREZEN kaj la tradukita literaturo.
c. Postmilite: skota skolo: AULD, ROSSETTI; aliaj verkistoj: BOULTON, SZILAGYI, LAPENNA, WARINGHIEN, SEKELJ, THORSEN kaj la tradukita literaturo.
ĉ. Esperantaj eldonaĵoj kaj periodaĵoj tra la jaroj.
Organiza vivo
a. Historio de esperantaj organizaĵoj: Centra Oficejo (1906-1922), UEA (1908-), IEL (1936-1947), aliaj organizaĵoj.
b. Nuntempe funkciantaj organizaĵoj: UEA kaj ĝiaj kunlaborantaj partoj, aliaj sendependaj internaciaj organizaĵoj, delegita servo.
c. Internaciaj kaj landaj kongresoj, iliaj rolo kaj graveco.
La antaŭtesto povas okazi nur horon antaŭ la ĉefa ekzameno aŭ, kaze de prepara kurso, ĝi povas esti farita en antaŭa tago.
La skriba parto bezonas tri horojn. La loka Ekzamena Komisiono havas la rajton decidi ĉu permesi paŭzeton meze de la ekzameno aŭ ne. La sinsekvo de la ekzamenaj eroj estos: antaŭtesto, skriba kaj poste parola partoj.
En la ekzamenoj vortaroj kaj aliaj helpiloj estas komplete malpermesataj. Speciala peto al la kandidatoj estas verki eseojn per klare legeblaj literoj. Memoru, ke eĉ la plej objektiva ekzamenanto, antaŭ devo kontroli altan stakon da eseoj kaj respondoj emos pli pozitive trakti kontribuaĵojn, kiuj estas klare legeblaj.