Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea interneagadkampojfaka agadoilei

ILEI

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

ILEI estas la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

La ĉefa celo de ILEI estas helpi al instruistoj, kiuj volas disvastigi tra la lernejoj de la mondo la lernadon kaj uzadon de la lingvo esperanto, kiel bazo kaj modelo de nova komunika ordo, kie ĉiuj homaj kulturoj havu principe egalajn ŝancojn esprimi sin.

Fondita en 1949, ILEI estas demokrata faka organizaĵo pri instruado kaj edukado, en kunlaboraj rilatoj kun UEA kaj en operaciaj rilatoj kun Unesko.

La membroj de ILEI estas instruistoj pri esperanto, instruistoj kaj instru-fakuloj, kiuj subtenas kaj praktikas la uzon de esperanto, aliaj esperanto-instruantoj.

La membroj organiziĝas en landaj sekcioj kaj en labor-komisionoj. Krome la ligo estas strukturita per komitato, kiu reprezentas ĉiujn landajn sekciojn, kaj per estraro, kiu kunordigas la diversajn agadojn kaj organojn.

Iu el la bazaj celoj de ILEI estas helpi al la e-lernejoj, t.e. al la lernejoj (inkluzive universitatojn), kie okazas io per aŭ pri la lingvo esperanto. Tipa helpo estas faciligi la kontaktojn inter tiaj lernejoj, por kunlaborado, eĉ en specifaj plurlandaj projektoj.

Por subteni la lernadon de la Internacia Lingvo, ILEI pritaksas kaj diskonigas la disponeblajn lernilojn, aranĝas lingvajn konkursojn kaj ekzamenojn por la lernintoj.

La nivelo de la lingvoscioj de la kursanoj dependas ankaŭ de la kvalito de la instruantoj. Tial ILEI aparte zorgas pri la klerigado kaj trejnado de e-instruantoj.

Kiel en ĉiuj fakaj asocioj, en ILEI grupoj de instru-fakuloj prilaboras kaj sistemigas la specifajn profesiajn terminarojn pri lernado, instruado, pritaksado, ktp.

Grave menciindas la komunikkanaloj por ILEI (Internacia Pedagogia Revuo) kaj por ties lernantoj (Juna Amiko), krom aliaj Interretaj kaj paperaj komunikiloj.

La ILEI-membroj povas renkontiĝi en konferencoj, kiuj okazas ĉiun jaron en alia lando, kaj en sciencaj simpozioj, kiuj alfrontas apartajn problemojn; krome ili partoprenas apartajn kunsidojn, kiujn gastigas la Universalaj Kongresoj de Esperanto.

ILEI rilatas kun pluraj aliaj profesiaj asocioj kaj gazetoj, kiuj okupiĝas pri lingvo-instruado, kaj kun institucioj kiuj liveras servojn utilajn por la studo kaj instruado de la Internacia Lingvo.

La TTT-ejo de ILEI provizas pli da detalo pri la organizo, en la sekvaj sekcioj: celoj, strukturo, lernejoj, instruistoj, lerniloj, komunikiloj, renkontoj kaj referencoj.

Utilaj adresoj:



Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/agadoj/fakoj/ilei.html