UEA

Kulturo de Paco


enir-paĝo   >   ĉefa menuo     >   projektoj     >   kulturo de paco     >   Manifesto 2000


Manifesto 2000

Manifesto 2000 por kulturo de paco kaj senperforto estas verkita de ricevintoj de la pacpremio Nobel cele al respondeciĝo, kiu komenciĝas je la nivelo de individuoj: ĝi ne estas alvoko aŭ peto direktata al superaj instancoj.

Ĉiu homo havas la respondecon apliki al la realo la valorojn, la sintenojn, kaj la kondutojn, kiuj estas ĉe la bazo de la kulturo de paco, ĉar ĉiu povas agi por ĉi tiu celo en la kadro de sia familio, de sia loĝ-loko, de sia urbo, de sia lando-parto, de sia lando kaj tiel ĉiu helpos senperforton, toleron, dialogon, repaciĝon, justecon kaj solidarecon en la ĉiutaga vivo.

Manifesto 2000 estis anoncita al la publiko en Parizo la 4-an de marto 1999-a kaj ĝi estis proponata por subskribado al la publiko tra la tuta mondo.

La celo pristrebata estas, ke oni prezentu cent milionojn da subskriboj ĉe la komenciĝo de la 3-a jarmilo okaze de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en septembro 2000-a.


Manifesto 2000 por kulturo de paco kaj senperforto

Konsciante pri mia parto de respondeco antaŭ la estonto de la homaro, kaj tute aparte de la hodiaŭaj kaj morgaŭaj infanoj, mi devigas min en mia ĉiutaga vivo, mia familio, mia laboro, mia komunumo, mia lando kaj mia loĝ-loko:

respekti la vivon kaj la dignon de ĉiu homo sen diskriminacio kaj sen antaŭjuĝoj;

praktiki aktivan senperforton, rezignante pri perforto en ĉiuj ĝiaj formoj: fizika, seksa, psiĥologia, ekonomia kaj socia, precipe rilate al la plej malriĉaj kaj la plej vundeblaj kiel infanoj kaj adoleskuloj;

kundividi mian tempon kaj miajn materiajn rimedojn, praktikante malavarecon por haltigi forpuŝadon, maljustecon kaj politikan kaj ekonomian subpremon;

defendi la esprim-liberecon kaj la kulturan malsamecon, ĉiam favorante aŭskultadon kaj dialogon kaj ne cedante je fanatikeco, mensogado kaj malakcepto de aliaj homoj;

favori respondecan konsumadon kaj evoluon, kiuj konsideras la gravecon de ĉiuj vivo-formoj kaj konservas la ekvilibron de la naturaj rimedoj de nia planedo;

kontribui al la evoluo de mia komunumo, kun plena partopreno ankaŭ de virinoj kaj kun respekto de la demokratiaj principoj, cele al kuna kreado de novaj solidarec-formoj.

mia subskribo